Al la versio por grandaj ekranoj

Ganao estas sukcesa modelo

Dum mia mezlerneja edukado meze de la 1980aj jaroj en mia urbeto, ligita al aliaj urbetoj per mallarĝa vojo, mi kelkfoje havis la plezuron esti instruata de eksterlandanoj. Fojfoje, la solaj niĝerianoj en mia lernejo estis la lernejestro kaj mia joruba lingvoinstruisto. La joruba, estante mia gepatra lingvo, devis esti instruata de lokano. Mia geografia instruisto estis hindo, kaj lia edzino instruis alian fakon. Tiel, ĉiuj miaj fakoj, krom la joruba, estis instruataj de eksterlandanoj, plejparte el Ganao. Estas rimarkinde, ke tiutempe multaj niĝerianoj malestimis instruadon kiel profesion.

En la 1970aj kaj 1980aj jaroj Niĝerio ĝuis bonan ekonomion nutratan per petroloriĉaĵo, dum Ganao travivis severan ekonomian krizon – malkreskantajn petrolorezervojn, altan inflacion, kaj pliiĝantan ŝuldon, kiuj kaŭzis malaltigon de la vivkvalito. Ĉi tiu ekonomia malegaleco kaŭzis alfluon de ganaanoj, eĉ en mia eta hejmurbo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-23
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume