Post kiam Han Kang ricevis la Premion Booker en 2016, mi tuj aĉetis la premiitan romanon La vegetarano kaj unuspire tralegis ĝin, kiu ekfrapis min al ŝokiĝo. Tiam mia naiva, svaga intuicio levis aŭdacan demandon al mi, „Ĉu ŝi ne povus laŭreatiĝi per la Nobel-premio?” Kaj jes, post ok jaroj ŝi brakumis la subliman honoron.
La Sveda Akademio anoncis en la 10a de oktobro 2024, ke la Nobel-premio pri literaturo estas aljuĝita al Han Kang pro ŝia intensa poezieca prozo, kiu alfrontas historiajn traŭmatojn kaj elmontras la fragilecon de homa vivo. Anders Olsson, la estro de la Nobel-komitato, komentis, ke la laŭreatino havas unikan konscion pri la interligo inter korpo kaj menso kaj inter vivanto kaj mortinto, kaj ke ŝi novenkondukis sian poeziecan kaj eksperimentan stilon en la nuntempan prozon. Han Kang, 53-jara verkistino el Koreio, tiel fariĝis Nobel-premiito pri literaturo, la unua inter koreoj kaj inter aziaj inaj verkistoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-23 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |