Al la versio por grandaj ekranoj

Mikroŝtato kontraŭstaras ekstremismon

En la ĉefurbo de Albanio delonge troviĝas la ĉefsidejo (t.n. „ĉefavejo” – ĉef-av-ej-o) de ĉiuj mondaj bektaŝoj, anoj de islama sekto aperinta en la 13a jarcento, kiam Haxhi Bektash Veliu sendis al sud-orienta Eŭropo kaj Albanio la derviŝon Sari Saltik. Ekde tiam tiu ĉi starigis marabutojn (mistikulojn) ne nur en Albanio sed ankaŭ en Hungario, Rumanio kaj ceteraj landoj en Balkanio, norda Afriko kaj Proksima Oriento.

Bektaŝismo povas esti konsiderata kiel la kvara religio nacia de Albanio (krom la islama, la katolika kaj la ortodoksa), ĉar 20 % de la loĝantaro apartenas al ĝi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl SELIMI (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume