Pro la venontaj drastaj budĝetreduktoj, kiujn anoncis la nuna dekstra registaro en Nederlando rilate la financadon de universitatoj, ekestis stranga nombrobatalo dum rondtabla diskuto en la parlamento nederlanda. Kiel tio estiĝis?
La ministro pri instruado el la antaŭa koalicio, Robbert Dijkgraaf, konata fizikisto, preparis leĝon por „ekvilibrigi” la internaciiĝon de la supera instruado (en universitatoj kaj t.n. aplikaj altlernejoj). La ideo estis, ke laŭ la nederlanda leĝo oni proponu ĉiujn kursojn edukajn ĝis bakalaŭreco ĉiuokaze en la nederlanda. Do ne nur en la angla lingvo. Kelkloke la angligo de la instruado estu reduktata.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-29 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |