Al la versio por grandaj ekranoj

Ne malfaciligu la lingvon

Mi ne estas certa pri aliaj lingvoj, sed la konsonanto „ĥ” ne troviĝas en la korea kaj sekve por koreoj ĝi estas tre malfacile prononcebla. Ŝajnas tamen, ke la malkomforta situacio ne limiĝas al la korea, ĉar Plena Ilustrita Vortaro kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko mencias ĝian anstataŭigon per „k” en la plimulto de origine ĥ-havaj vortoj. Fakte la plej prestiĝa vortaro komplezas stiri konsultantojn de ĥ-vortoj al k-vortoj, ekzemple, „ĥemio” al „kemio”, „teĥnika” al „teknika”, „meĥaniko” al „mekaniko”, kaj „ĥirurgio” al „kirurgio”, sed ne inverse. Bedaŭrinde, tamen, en la artikoloj de MONATO troveblas multaj ĥ-vortoj, kiuj anstataŭigeblas per k-vortoj. Mi esperas, ke Esperanto estos laŭeble facila al ĉiulingvanoj kaj lege kaj parole.

CHO Sung Ho
Koreio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume