Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

PSIKOLOGIO

La influo de muziko al homa psiko

La rilato inter muziko kaj homa psiko estas fenomeno, kiu jam delonge vekas la intereson de sciencistoj, kiuj observas kaj analizas ĝin el diversaj vidpunktoj. Tiun ĉi temon priatentas interalie muzik-sciencistoj, filozofoj, psikologoj kaj sociologoj, ĉiu el sia propra vidpunkto.

Antikva Grekio

La ebla ekzisto de specifa rilato inter psiko kaj muziko okupis la penson jam de pragrekoj. Pitagoro ekzemple kredis, ke al muzika harmonio aplikiĝas leĝoj de matematiko. Laŭ legendo, li iam promenis sur strato kaj aŭdis forĝiston, kiu martelis feron. Li atentis tion kaj konkludis, ke ekzistas ia ligiteco inter la grandeco de la ilo kaj la sono, kiun ĝi kreas. Pitagoro, interalie, enkondukis la koncepton, laŭ kiu muziko identiĝas kun harmonio kaj ekzistas en la tuta universo. Li kredis ankaŭ je kuracaj trajtoj de muziko, precipe rilate al la kuracado de mensaj problemoj. Ankaŭ Platono kaj Aristotelo laŭdis muzikon kaj kredis je ĝia kapablo veki pozitivajn emociojn en aŭskultanto. Platono specife substrekis la efikon de muziko al homaj emocioj kaj animo. Li proponis teorion, laŭ kiu muziko havas la povon fari el individuo bonan civitanon instigante lin al virta konduto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Filip IVANČIĆ
korespondanto de MONATO en Kroatio


Filip IVANČIĆ studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filip Ivančić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume