Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

HISPANIO

La kataluna: ĉu la 25a oficiala lingvo de EU?

Eŭropa Unio havas 24 oficialajn lingvojn, el kiuj multaj havas malpli da parolantoj ol la kataluna. Por iĝi oficiala, lingvo devas esti aldonita al Reglamento 1/1958 de la Konsilio de EU, kiun oni jam plivastigis sepfoje. Baldaŭ la longatempa deziro de la katalunlingvanoj povus realiĝi danke al la paktoj por formi novan registaron en Hispanio.

Malnova lingva maljusteco

La bulgara, la dana, la slovaka, la finna, eĉ la malta, kun nur duonmiliono da parolantoj, ĉiuj estas eŭropaj oficialaj lingvoj, kiuj havas malpli da uzantoj ol la kataluna, parolata de ĉirkaŭ 10 milionoj en la Katalunlingva Landaro (Katalunio, Valencilando, Balearaj insuloj kaj parto de Aragono en Hispanio; Norda Katalunio en Francio; la sarda urbo Alghero [algero] en Italio; kaj fine Andoro). Tamen, ĝi estas oficiala nur en iuj el tiuj lokoj, kaj ĉie ĝi estas minacata kaj malplimultigata de multpovaj ŝtataj lingvoj kiel la hispana, la franca aŭ la itala. Por inversigi tiun tendencon, kaj pro lingva justeco, oni postulas ĝian oficialiĝon en Eŭropo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Albert CLARET
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albert Claret el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume