Eble kelkaj legantoj memoras, ke estis tempo, antaŭ kelkaj jardekoj, kiam sciencfikcio estis ja scienca: tio estas, fikcio – kaj pro tio kompreneble fantazio ne povus esti blokita – konstruita surbaze de vere sciencaj faktoj kaj paradigmoj. Oni scias, ke la moderna versio de tiu ĝenro rekte devenas de la libroj de la genia franca verkisto (kaj esperantisto!) Jules Verne (1828–1905), laŭ kies modelo estis farita amaso da libroj kaj poste filmoj, kiuj, iamaniere, disvastigis sciencajn temojn, kiel vojaĝoj en spaco kaj en tempo, „aŭdace irantaj, kien neniu homo iris antaŭe”, aŭ kiuj retrovis mondon detruitan, en kiu simioj fariĝis la nova reganta specio. Paralele al tio, televidaj edukserioj, kiel la usonaj Korg: 70 000 BC, Ark II kaj Cosmos, popularigis sciencon inter tiamaj infanoj kaj gejunuloj.
Tiu tempo, malfeliĉe por ni, mallonge daŭris, kaj ĉar ekde la fino de la 1950aj jaroj la usona kin-industrio invadis nin per novaj filmoj, kiuj, sub tre delikata sciencfarbita kovrilo, rapide montriĝis kiel voĉtubo por kvazaŭreligiaj temoj (kaj, post tiu Spaca Odiseado, „la Forto restas kun ni”). Aliflanke, kaj precipe en Eŭropo, sciencfikcio estis de multaj taksata kiel suba, neserioza literaturo. Ambaŭ kunlaboris por sufoki altnivelan sciencfikcian beletron, kapablan samtempe eskapi el tiuj kaptiloj (usona kvazaŭreligieco kaj eŭropa antaŭjuĝo) kaj kontentigi la plej postulemajn, kvankam malmultajn, legantojn, por kiuj estis evidente, ke la pritraktata scienco devenu el vera scienca kono, kaj ke beletra kvalito estas nediskutebla nepraĵo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-23 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |