Al la versio por grandaj ekranoj

Arto

PENTRADO

El Greco: hispana pentristo el Grekio

Doménikos Theotokópoulos, pli konata kiel El Greco [el greko], distingiĝis kiel unu el la plej influaj pentristoj de la hispana renesanco. Lia arta kariero, kvankam komence subtaksita, lasis evidentan markon sur la historion de arto.

Karakterizaj estas lia lerteco en la uzado de koloroj kaj lia kapablo kapti la spiritan esencon tra siaj verkoj. La pentraĵoj fare de El Greco iĝis famaj pro la zorga uzado de lumo kaj formoj, kio donas ian senton de mistikeco kaj spiriteco. La etenditaj figuroj tipaj je liaj verkoj, kune kun la emoci-esprimo en liaj pentraĵoj, igis lian stilon ikona kaj nekomparebla.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume