Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

ARKEOLOGIO/LINGVISTIKO

Hieroglifoj akiras voĉon kaj signifon danke al AI

Imagu, ke vi estas lanĉita per speciala maŝino reen en la pasintecon, kun modernaj teknologiaj iloj, kaj ke vi vekiĝas en antikva Egiptio, ĉirkaŭite de nur unuavide misteraj hieroglifoj gravuritaj sur ŝtono, ligno kaj papirusoj. Ĝis antaŭ mallonga tempo tiuj simboloj, ŝlosilaj por kompreni unu el la plej fascinaj civilizacioj de la historio, estis preskaŭ nedeĉifreblaj por la moderna homa scio. Sed nun, danke al la nekredeblaj kapabloj de la artefarita intelekto, kiuj iĝas aplikeblaj al pli kaj pli granda nombro da sciencaj fakoj, tiaj enigmoj komencas malnodiĝi, kaj sufiĉas malmultaj sekundoj por traduki ĉion al iu ajn moderna lingvo.

Ion tian jam sukcesis parte atingi teamo de brilaj esploristoj, gvidata de Andrea Barucci kaj Costanza Cucci el la Instituto pri Aplikata Fiziko Nello Carrara (kadre de la itala esplorcentro CNR): helpe de inĝenieroj el la universitato de Florenco ĝi ekde 2019 trejnas algoritmojn surbaze de neŭraj retoj, por ke ili povu ekzameni, kompreni kaj traduki tiujn plurmiljarajn hieroglifojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume