Al la versio por grandaj ekranoj

La turka iĝu pontolingvo de ĉiuj tjurklingvaj komunumoj

Pri lingvo parolebla kaj komprenebla por ĉiu ajn homo, oni revas jam de tre longe, probable ekde tiam, kiam unue aperis la problemo de diverslingveco, kiu estis maloportuna kondamno de la homaro. Tion reflektas ekzemple la biblia historio pri la babilona (babela) turo. Ŝajnas unuavide iom stranga la situacio inter kelkaj samstile vestitaj homoj, kiuj apartenas al la sama kulturo (ekzemple la eŭropa, la okcidenta) sed interkomprenas sin helpe de tradukistoj. En la historio ne maloftis tiaj okazoj, en kiuj la rolon de internacia lingvo ludas/ludis unu el la plej disvastiĝintaj aŭ dominantaj (el ekonomia, kultura, religia vidpunkto). Tia lingvo estis la greka kaj poste la latina dum fora eŭropa pasinteco, la araba en Proksima Oriento ktp. Poste tiun rolon pretendis ludi interalie la franca kaj la usonangla. Tamen la ekspansio de ĉi-lasta lingvo, tre uzata hodiaŭ kiel pontolingvo en la tuta mondo, ofte elvokas proteston kaj reziston flanke de certa parto de la homaro. Krom tio, la usonangla ne estas tiel facila kiel oni supozigas, precipe por ne-hindeŭroplingvaj popoloj. Plej verŝajne, la aktuala supereco de la usonangla spegulas la nunan ekonomian situacion en la mondo, sed ne estas daŭronta por ĉiam.

Tiaj kialoj, interalie, kiaj la supre menciitaj, instigis homojn en diversaj momentoj de la historio provi krei artefaritajn lingvojn. Plej sukcesa inter la centoj da projektoj plenumitaj tiurilate estis la lingvo internacia Esperanto. Tamen, observante la mapon pri la disvastiĝo de la zamenhofa kreaĵo, ni povas vidi blankajn makulojn en Proksima Oriento. Cetere, en tiu areo, fortajn poziciojn havas Islamo. Tial estas facile kredi, ke oni tie uzas la araban kiel pontolingvon kaj ne bezonas ion alian. Sed verdire la araba ne estas uzata en la ĉiutaga vivo de ĉiuj landoj kun islama loĝantaro. Ĝi restas esence religia lingvo. Estas tre scivoliga tio, ke Esperanto estas relative disvastiĝinta en Pakistano kaj Irano, t.e. landoj, kies loĝantaro plejparte uzas hindeŭropajn lingvojn (la persan, la urduan ktp). Verŝajne Esperanto mense pli taŭgas al ili. Do, ni lasu ĉi-momente Esperanton aŭ alian artefaritan lingvon. Ni provu antaŭvidi eblan solvon je la interkomprena problemo. Zorge rigardante, ni vidas, ke parte la problemo estis solvita komence per dulingvismo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Andrey BOCHKAREV
korespondanto de MONATO en Turkio

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume