Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

IRLANDO

Amaso da oro serĉas mastron

En julio 2023 la Nacia Partio de Irlando oficiale anoncis, ke du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfidon al la partio sed ankaŭ kiel perfidon kontraŭ Irlando.

La polico rapide trovis la oron kaj transmetis ĝin en sekuran lokon. Sed la rakonto iĝis eĉ pli bizara, ĉar temis ne pri eta sumo, sed pri 400 000 eŭroj da oro. Tia kvanto da riĉaĵo estus impona eĉ por la plej grandaj partioj de Irlando, sed la Nacia Partio estas eta kaj iom obskura. Dum la pasinta voĉdonado la dek kandidatoj ricevis nur 4773 voĉojn – 0,2 % de la tuto. Kiel tia eta partio povis gajni tiom da mono?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Nielsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume