Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

PERDITAJ PLANLINGVOJ

La latina sen fleksio

Kvankam oni povus pensi, ke la latina estas delonge mortinta (minimume kiel iuloke efektive parolata lingvo), ekzistas iom pli moderna kaj preskaŭ nekonata formo de tiu antikva lingvo, ege pli simpla kaj taŭga ne nur por lingvistikaj celoj, sed ankaŭ por baza ĉiutaga komunikado. Ĉefe inter parolantoj de latinidaj lingvoj eble indus remalkovri iomete latino sine flexione (la latinan sen fleksio), nomo nuntempe konata nur al homoj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko.

Ĉi tiun „artefaritan” lingvon bazitan sur la klasika latina konceptis Giuseppe Peano [ĝuzepe peano], ne klasika filologo (kiel oni povus supozi) sed ... itala matematikisto el la 19a jarcento, fariĝinta konata dum sia vivo pro diversaj kontribuoj al la matematika logiko kaj al la tiel nomata ar-teorio (ankaŭ konata kiel aro-teorio). Sed kial matematikisto elektis krei lingvon bazitan sur la antikva latina?

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume