Al la versio por grandaj ekranoj

Hobio

MONEROJ

Granda kelta trezoro

La 12an de junio 1771 norde de la vilaĝo Podmokly [pódmokli], je 60 km okcidente de Prago (Ĉeĥio 1), kamparano Jan Koch [koĥ], falĉis herbejon ĉe la samnoma rivereto. Tie li ekvidis multajn „flavajn butonojn kun stranga desegnaĵo”. Koch pensis, ke li trovis latunajn butonojn. Li metis ilin en sian poŝon kaj portis hejmen al la infanoj por ludo. Preterpasanta vendisto aĉetis la butonojn de la infanoj – unu peco kontraŭ unu krejcero – valoro hodiaŭ pli-malpli unu eŭro. La trovo ne restis sekreto. Multaj vilaĝanoj kuris al la rivereto kaj elfosis pliajn „butonojn”, kiuj fakte estis valoraj keltaj oraj moneroj.

Princo Karl Egon la Unua de Fürstenberg eksciis pri la trovaĵo kaj ordonis konfiski ĉion. Entute oni transdonis 4200 monerojn. La restaĵo de la kaldrono, en kiu estis la moneroj, iĝis parto de kolekto en kastelo Křivoklát [kŝívoklat].

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno


Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomikon kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-22
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume