Al la versio por grandaj ekranoj

El diplomatia vidpunkto

PROKSIM-ORIENTO

Diplomatia miraklo sen daŭrigo

La ĉefa politika temo de ĉiuj mondaj gazetoj estas la sensenca kaj sanga milito en Ukrainio, kaŭzita de rusa agreso. Ne mirinde do, ke pluraj aŭtoroj kaj ĵurnalistoj traktas nur tiun ĉi temon. En kirlo de tiuj aferoj oni iel forgesis, ke antaŭ 45 jaroj, la 17an de septembro 1978, estis subskribitaj pactraktatoj inter Egiptio kaj Israelo en la somera restadejo de la usonaj prezidantoj Camp David [kemp dejvid] (ŝtato Marilando), kiuj signifas historian ŝanĝon kaj malgrandan diplomatian miraklon en la politika situacio en Proksim-Oriento 1. Jen mallonga persona pripenso kaj ekskurso pri ĉi tiu sentemiga temo.

Israel-palestina pintkunveno

22 jarojn poste, en julio 2000, en Camp David okazis alia proksim-orienta paca pintkunveno, organizita de la usona prezidento Bill Clinton kun partopreno de la israela ĉefministro Ehud Barak kaj prezidanto de la Palestina Aŭtonomia Registaro, Jaser Arafat. Clinton volis daŭrigi en la tiel nomata genius loci („la bona kaj konfida etoso” de la loko) de Camp David kaj definitive solvi la israel-palestinan konflikton, kiun oni devas kompreni kiel nur parton, aŭ per aliaj vortoj, subaron de la tuta arab-juda konflikto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-09
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume