Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

SAUDA ARABIO

Ĉu toleremo progresas?

Sauda Arabio estas islama absoluta monarkio, kie laŭleĝe iu ajn neislama kulto estas malpermesata kaj persekutata. Kleruloj de la hanbala jurskolo, la plej rigora el la kvar agnoskitaj islamaj skoloj, asertis, ke eĉ ŝijaistoj kaj kredantoj de islamdevenaj religioj (kiel ahmadismo aŭ bahaismo) ne rajtas praktiki sian religion en la regno. Konvertito el islamo al iu ajn alia religio alfrontas mortpunon. Strikte malpermesata estas montrado de ĉiuj neislamaj religiaj simboloj. Kompreneble, ne ekzistas preĝejoj de aliaj religioj. Religia aŭtoritato, „la komitato por antaŭenigo de virto kaj antaŭevitado de malvirto”, aktive zorgas, ke aliaj kultoj ne aperu en la publika sfero. Nova generacio de regantoj tamen ŝajne gvidas la landon al ia toleremo.

La ŝtata religia politiko tuŝas milionojn da eksterlandanoj, kiuj venas al Sauda Arabio serĉante laboron. Oni taksas, ke triono el la 27 milionoj da saudaj loĝantoj estas enmigrintoj. La plimulto de la eksterlandaj laboristoj estas kristanoj, t.e. kredantoj de la katolika, ortodoksa, kopta aŭ diversaj protestantaj eklezioj, sed al Sauda Arabio venas ankaŭ hinduoj, budhanoj, sikoj ktp.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-09
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume