Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

BELGIO

Geografie proksimaj, socie malproksimaj

Belgio estas nur 30 000 kvadratkilometrojn granda. La plej longa distanco inter du kontraŭaj limoj estas 280 kilometroj. Administre tiu malgranda ŝtato havas kompleksan strukturon: ĝi dividiĝas en 3 regionojn (flandra, valona, brusela ĉefurba) kaj 3 komunumojn (flandra, franca, germana). Tie loĝas 11,5 milionoj da homoj: en Flandrio 6,7 en Valonio 3,6 kaj en Bruselo 1 1,2. Flandrio plej dense loĝatas: sur 40 % de la landa teritorio loĝas 60 % de la loĝantaro.

Evidente la kontaktoj inter la regionoj estas intensaj. Precipe dum la pandemiaj jaroj multaj flandroj remalkovris la ĉarmon de feriado en Valonio, kie triono de la surfaco estas arbara. Kaj multaj bruselanoj kaj valonoj ŝatas restadon ĉe la flandra marbordo. Multaj flandroj rememoras siajn lernejajn ekskursojn al turismaj vidindaĵoj en Valonio kiel la kavernoj de Han, la citadelo de Dinant ktp, dum valonaj infanoj amase vizitadas la urbojn Bruĝo, Gento, Antverpeno kaj aliajn. La uzo de tri oficialaj lingvoj ĝenerale ne malhelpas la oftajn amikajn rilatojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-09
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume