Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

KOLOMBIO

Ĉu Hispanio peros pacprocezon?

Fine de 2023 (aŭ komence de 2024) okazos la venonta balotado en Hispanio. La nuna registaro konsistas el maldekstra koalicio, subtenata de diversaj naciismaj partioj el Katalunio kaj Eŭskio. Eblas, ke iel ĉi tiu koalicio sukcesos ripeti la rezultojn de la lasta balotado en 2019. Tamen, ĉe la horizonto estas ankaŭ la eblo, ke la nova registaro konsistos el Popola Partio (PP, konservativa dekstro), kune kun Vox (novliberala ekstremdekstro), kaj aliaj malpli gravaj partioj. Se tio realiĝus, ĉi tiu ŝanĝo en la venonta hispana registaro signifus gravan turniĝon multflanke, kiu eĉ influus landojn ekster la hispanaj landlimoj.

Strebo al paco

Nur la teoria eblo, ke la dekstro povas gajni, jam havis konkretajn efikojn, ekzemple en Kolombio, kie la registaro de la maldekstrema prezidento Gustavo Petro celas atingi definitivan pacon en la lando, tiel ĉesigante jardekojn da perforto. Antaŭe la tiama prezidento Juan Manuel Santos sukcesis atingi partan pacon kun la gerilanoj de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (en la hispana: Fuerzas Armadas Revolucionarias de Colombia – FARC). Pro tio li ricevis la Nobel-premion pri paco. Petro deklaris, ke li volas daŭrigi laŭ tiu ĉi linio kaj fari novajn pactraktatojn kun aliaj armitaj grupoj, inkluzive de Nacia Liberiga Armeo (en la hispana: Ejército de Liberación Nacional – ELN), kun kiu nuntempe okazas armita konflikto, kaj kun kiu jam komenciĝis konversacioj pri paca intertraktado. Kun 2400 batalantoj, ELN estas la lasta grava gerila grupo aktiva en la kolombia konflikto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Javier ALCALDE
korespondanto de MONATO en Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Javier Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-22
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume