Moderna vivoUKRAINA MILITOĈu novtipa komercado?La milito, kiun iniciatis Rusio kontraŭ Ukrainio, detruis multon, interalie la interlandan komercadon kaj partnerajn rilatojn inter kompanioj. La listo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio, kiujn lanĉis Usono, Eŭropa Unio kaj kelkaj aliaj landoj, konstante kreskas. Ekde la jaro 2014 EU kaj Usono malpermesas eksporti al Rusio produktojn, kiujn eblas uzi kaj civilcele kaj militcele. Multaj kompanioj foriris de la rusia merkato, tamen ne ĉiuj. Kelkaj kompanioj trovis alternativajn komercvojojn, ekzemple, tra Kazaĥio aŭ aliaj aziaj landoj. Malgraŭ la sankcioj ili daŭre havas reprezentantojn en Rusio. Ekzemple, en la retpaĝoj de la usona multnacia kompanio Analog Devices (kiu okupiĝas pri duonkonduktantoj) eblas trovi la nomon de ĝia reprezentanto en Rusio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|