De Ukrainio atingis Germanion ĉirkaŭ unu miliono da fuĝintoj pro la milito. Ili plejparte venis tra Pollando. Malgraŭ sia laŭnombre nur duona loĝantaro, ĝi bonvenigis duoblan nombron. Kontraste, la pola registaro ne volas akcepti alilandajn fuĝantojn, kiuj atingas la polan landlimon el Belorusio (kelkaj miloj, kiujn la belorusa prezidanto invitis kaj kuraĝigis pluvojaĝi al Eŭropa Unio (EU)).
Pollando konstruis longan barilon el ŝtalo kaj pikdrato. Tamen kelkaj fuĝantoj atingas Pollandon kaj eĉ Germanion. En Pollando ili regule estas mistraktataj kaj reenpuŝataj. Sed ankaŭ en Germanio ili ne estas sekuraj, ĉar en EU la Reglamento Dublino III 1 diktas, ke fuĝanto petu azilon en la EU-lando, kien li/ŝi unue alvenis. La interkonsento permesas resendi fuĝantojn al la alvenlando, kaj la germana Federacia Oficejo pri Migrado kaj Fuĝantoj (BAMF, laŭ germanaj komencliteroj) ofte faras tion.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-15 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |