Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

VENEZUELO

Revivigi indiĝenajn lingvojn

Multaj indiĝenaj lingvoj de Venezuelo estas minacataj aŭ sin trovas en grava danĝero de formorto. La du lingvaj familioj kun la plej granda nombro da idiomoj kaj da parolantoj estas aktuale la araŭaka kaj la kariba. Laŭ donitaĵoj haveblaj danke al la lasta indiĝena censo (okazinta en 1992) kaj la ĝenerala censo de loĝantaro kaj loĝejoj de 2001, minimume 70 indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Venezuelo.

La familio araŭaka inkluzivas la jenajn lingvojn: Anu (kun nekonata nombro da parolantoj), Kuripako (2019), Lokono (140), Ŭarekena (199), Ŭajuu (119 000). Ŭajuu estas la indiĝena lingvo plej atestata en Venezuelo, ĉefe en la okcidenta regiono (en la subŝtato Zulia kaj en la kolombia departemento La Guajira). La familio kariba inkluzivas la jenajn lingvojn: Akaŭajo (644 parolantoj laŭ la lasta nombrado), Karino (4450), Pemo (30 000), Jekŭana (5200) kaj Jukpa (3285).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-20
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume