Al la versio por grandaj ekranoj

Infanlibro pri diverseco

La grandformata infanlibro Ni ĉiuj estas malsamaj aliĝas al la kreskanta grupo de enhave kaj forme altkvalitaj libroj, per kiuj EAB de ioma tempo furoras en la esperanta libromerkato. Teĥnike ĝi estas perfekte eldonita libro, neniel malsupera al la anglalingva originalo, kiu aperis nur unu jaron pli frue (kaj, parenteze kaj apenaŭ kredeble, kostas pli ol la tradukaĵo). La tempo de enhave malaktualaj, lingve dubindaj kaj maldiligente eldonitaj libroj, precipe infanlibroj, pri kio mi plendis en prelego ankoraŭ en 2021, estas definitive pasinta, bonŝance.

La libro konsistas el dudek ĉapitroj el po unu duobla paĝo kun desegnoj kaj akompanantaj tekstoj (plej ofte kiel parolaj/pensaj vezikoj), dupaĝa glosaro por kelkaj terminoj (mi tamen ne scias, laŭ kiu kriterio nocio tie aperas) kaj dupaĝa indekso de la plej gravaj temoj. Ĝia temo estas, kiel jam klaras per la titolo, la homa diverseco kaj ties festindeco. Per la ekzemplo de lernejo plena je diversaj infanoj estas prezentataj la plej gravaj ecoj, laŭ kiuj homoj malsamas, kiel sekso, etno, kulturo, korpa aŭ mensa handikapecoj, familia modelo (aŭ orfeco), kapabloj kaj interesoj. Oni lernas, ke ĉiu homo estas unika kaj same valora, sendepende de siaj ecoj. Ĉi ĉio estas farata plejparte per favoraj ekzemploj, ne per lamentado pri nejustaĵoj (kies ekzisto tamen ne estas prisilentata). La libro finiĝas per la simpla kaj grava mesaĝo, „Ni ĉiuj estas homoj” – efektive simila al nia tradicia „sed homoj kun homoj”. Ne estas aparta ĉapitro pri lingvaj diverseco kaj diskriminacio, sed lingvoj estas menciataj en la paĝoj pri fremdaj landoj kaj internacia migrado. El esperantisma vidpunkto oni kompreneble atendus pli larĝan trakton de tiu temo ol la tiea sugesto, ke lingva diverseco estas nur demando de infanaĝa lernado de nova media lingvo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kirilo BROSCH
Tracey Turner; Åsa Gilland: Ni ĉiuj estas malsamaj. Tr. Jorge Rafael Nogueras. Eld. EAB, 2022. 48 paĝoj. ISBN 978-0-902756-50-2

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kirilo Brosch el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-01-29
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume