Al la versio por grandaj ekranoj

La hispana en Ameriko: apartaĵoj, unikeco, identeco

Esperantistoj scias multon pri la maniero, kiel lingvo povas konstrui rilatojn de frateco kaj kunlaboro inter homoj el plej diversaj landoj, kulturoj kaj religioj. Ili povas ĝui amikecon kun aliaj homoj, kiuj parolas la saman internacian lingvon, revante, ke la eblo sin interkompreni povas eĉ krei pacon en la mondo. Sed, krom Esperanto kaj aliaj planlingvoj, kelkfoje ekzistas ankaŭ naturaj idiomoj kapablaj ligi tre diversajn landojn kaj kulturojn. Kompreneble, eblas pensi tiurilate pri la angla pro ĝia nedubinda disvastiĝo en plej diversaj landoj, tamen ĝi estas nek la ununura nek la ĉefa lingvo, kiu faras tion en la mondo.

La hispana estas unu el la ĉefaj lingvoj, kiuj interligas vastegan kulturan regionon kaj grandan nombron da landoj. Eble, se konsideri la denaskan lingvon de homoj en la mondo, nur lingvoj kiel la araba aŭ la franca konektas tiom da landoj, kie la plejparto de homoj povas interparoli senprobleme, kiom la hispana. Ĉi-lasta estas granda elemento de identeco por homoj en Ameriko, kaj la koncepto „Hispan-Ameriko”, kiu inkluzivas tiujn naciojn de Ameriko, kie oni parolas la hispanan, ofte estas pli grava ol la koncepto „Latin-Ameriko”, kiu simple aludas la landojn, kie oni parolas latinidajn lingvojn (ne nur la hispanan, do, sed ankaŭ la portugalan aŭ la francan).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo Araya estas ĉilia esperantisto kaj studento pri sociologio

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume