Al la versio por grandaj ekranoj

Medio

NATURFENOMENOJ

Ĉu la plej granda akvofalo estas submara?

Akvofaloj en la mondo varias laŭ alteco kaj akvovolumeno. La plimulto troviĝas sur la surfaco de la tero. Tamen, tiu, kiun oni taksas la plej granda, kaŝas sin suboceane. Sciencistoj esploras tiun ĉi geografian fenomenon ekde 1995 kaj opinias, ke la imponega katarakto ludas bazan rolon por la stabileco de la tutmonda klimatsistemo.

Tiu giganta katarakto situas ĝuste sub la Dania Markolo, kiu malgraŭ sia nomo situas inter Gronlando kaj Islando, ligante la Gronlandan Maron kun Atlantiko. Ĝi estas trioble pli alta ol akvofalo Angel (Salto Angel, sud-oriente en Venezuelo), la plej alta surtera akvofalo. Ĝi komenciĝas proksimume 600 metrojn profunde, estas entute 3,5 kilometrojn alta, dum ĝia larĝo atingas 160 kilometrojn. Kvin milionoj da kubaj metroj da akvo malsupreniras ĉiusekunde, kompare kun la 2407 kubaj metroj de la niagara akvofalo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-13
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume