Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

EGIPTIO

Ne tute mortis la antikva egipta lingvo

La egipta lingvo, antaŭ jarcentoj malaperinta, apartenas al la afrik-azia lingvaro, enkadre de kiu ĝi reprezentas apartan branĉon, kie ĝi estas la sola membro. Tio signifas, ke, malgraŭ la longa tempa distanco inter ili, la egipta lingvo ja rilatas al la araba (kiu estas la nuna oficiala lingvo en Egiptio), kvankam ilia „parenceco” estas tre malproksima kaj apenaŭ travidebla. La historio de la egipta lingvo estas vastega: ĝi ekas per la plej malnova lingvo de la 32a jarcento a.K. kaj kiun sekvis la klasika mez-egipta de la 19a jarcento a.K., siavice antaŭulo de la nov-egipta kaj de la kopta, kiu definitive malaperis kiel vivanta lingvo en la 13a jarcento p.K.

Ni ofte rigardas la egiptajn kulturon kaj lingvon kiel unuecan neŝanĝiĝeman eron, sed tio ne veras. La fama Kleopatro, kiu vivis en la 1a jarcento a.K., povus facile konversacii kun la nuna papo Francisko, ĉar ambaŭ povus uzi la latinan. Tamen kun Ĥufu, la konstruiginto de la fama piramido, kiu vivis en la 26a jarcento a.K., tio nepre ne estus ebla. En la 7a jarcento p.K. islamanoj konkeris tutan Egiption kaj, iom post iom, anstataŭigis kristanismon per islamo, lokajn regantojn per aliuloj alvenintaj el la araba duoninsulo kaj la koptan lingvon per la araba, kiu eĉ enkondukis sin en la kristanan liturgion.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Michał ŁABENDA
Egiptio


Michał Łabenda estas pola oficisto kun sperto en mez-aziaj kaj mez-orientaj landoj, esploristo pri la kulturo, historio kaj lingvoj de la mez-aziaj nacioj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michał Łabenda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-21
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume