MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Elstara muzikensemblo honoriĝas

Irlando estas delonge konata pro sia muzika heredaĵo. Tio ampleksas ĉiun specon de muziko, ne nur la tradician, pri kiu ĝia popolo prave fieras, sed ankaŭ muzikon, kiu inkludas influojn el ekstero kaj konstante pliriĉigas ĝian jam riĉan heredaĵon.

Membroj de la ensemblo

Inter tiuj bonvenaj aldonaĵoj al ĝia muzika scenejo oni nepre devas inkludigi la kord-kvarteton ConTempo, kiu en 2003 estis elektita de la alloga okcident-irlanda universitata urbo Galivo (angle: Galway, irlande: Gaillimh), kie la ensemblo hejmiĝis, kiel la tiel nomata „Galiva Muzika Rezida Ensemblo”. La kvarteto konsistas el Bogdan Sofei (violono), lia edzino Ingrid Nicola (violono), Andreea Banciu (aldviolono) kaj ŝia edzo, Adrian Mantu (violonĉelo). Kvankam ili nun estas alte respektataj civitanoj de Galivo, ili devenas de Rumanio, kie ili studis muzikon. La ensemblo formiĝis en Bukareŝto en 1995.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-21