Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 la plimulto de la loĝantoj de ses el la graflandoj (distriktoj) de la norda provinco Ulstero estis protestantoj, kiuj deziris resti kiel integra parto de Britio. Armitaj protestantaj volontuloj ribelis, dum la katolikaj naciistoj reagis per formado de la armita „Irlanda Respublikana Armeo” (IRA): la tuta insulo iĝis disigita kaj ofte malpaca. Popolnombrado de 2021 montris tamen drastan transformon, kiu eble influos la estontecon.
Unuafoje en la historio evidentiĝis katolika plimulto ankaŭ en Nord-Irlando, kiu ne plu estas „protestanta hejmo por protestantoj”. Aldone kreskas la nombro de tiuj, kiuj priskribas sin „nek protestanto, nek katoliko”.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-08 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |