MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

LIBIO

Defio por la senegala kunordiganto

La 28an de oktobro 2022 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuanime aprobis la rezolucion 2656 (2022), kiu plilongigis la mandaton de la Subtena Misio de UN en Libio je dek du monatoj – ĝis la 31a de oktobro 2023. Samtempe ĝi bonvenigis la nomumon de Abdoulaye Bathily kiel la speciala kunordiganto de la Ĝenerala Sekretario de la UN en Libio, kiu enoficigis siajn devojn la 25an de septembro 2022.

La posteno de kunordiganto estis vaka ekde la fino de novembro 2021, kiam la diplomato kaj eksministro Kubiš 1 post dek monatoj neatendite forlasis tiun postenon. Kubiš ne donis oficialan kialon de sia demisio, kaj ankaŭ UN ne publikigis ĝin. Laŭ opinio de kelkaj diplomatoj li verŝajne havis personan senton de nesufiĉa subteno por sia diplomatia kaj politika laboro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-21