La landoj (sendependaj ŝtatoj internacie agnoskitaj) estas ordigitaj laŭ la Esperanto-alfabeto. Sinsekve vi trovas jenajn indikojn:
Afganio / Kabulo / 1 nova afganio = 100 puloj
Albanio / Tirano / 1 leko = 100 ĉintaroj
Alĝerio / Alĝero / 1 dinaro = 100 centimoj
Andoro / Andoro Malnova / 1 eŭro = 100 cendoj
Angolo / Luando / 1 nova kŭanzo = 100 lvejoj
Antigvo kaj Barbudo / Sankta Johano / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Argentino / Bonaero / 1 peso = 100 centavoj
Armenio / Erevano / dramo, paralele kun rublo
Aŭstralio / Kanbero / 1 dolaro = 100 cendoj
Aŭstrio / Vieno / 1 eŭro = 100 cendoj
Azerbajĝano / Bakuo / manato
Bahamoj / Nasaŭo / 1 dolaro = 100 cendoj
Bangladeŝo / Dako / 1 tako = 100 pajsoj
Barato / Nov-Delhio / 1 rupio = 100 pajsoj
Barbado / Briĝurbo / angla / 1 dolaro = 100 cendoj
Barejno / Manamo / 1 dinaro = 100 filsoj
Belgio / Bruselo / 1 eŭro = 100 cendoj
Belizo / Belmupano / 1 dolaro = 100 cendoj
Belorusio / Minsko / belorusa rublo
Benino / Porto Novo / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Birmo1 / Nepjido / 1 kjato = 100 pjasoj
Bocvano / Gaberono / 1 pulao = 100 tebeoj
Bolivio / Sukro / 1 boliviano = 100 centavoj
Bosnio kaj Hercegovino / Sarajevo / 1 konvertebla bosna marko
Brazilo / Braziljo / 1 realo = 100 centavoj
Britio / Londono / 1 pundo = 100 pencoj
Brunejo / Bandarseribegavano / 1 dolaro = 100 cendoj
Bulgario / Sofio / 1 levo = 100 stotinkoj
Burkino / Vagaduguo / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Burundo / Gitego / 1 franko = 100 centimoj
Butano / Timbuo / 1 nultrumo = 100 ĉetrumoj
Centr-Afriko / Bango / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Ĉado / Nĝameno / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Ĉeĥio / Prago / 1 krono = 100 heleroj
Ĉilio / Santiago-de-Ĉilio / 1 peso = 100 centavoj
Ĉinio (Popola Respubliko Ĉinio) / Pekino / 1 jŭano = 10 jiaoj = 100 fenoj
Danio / Kopenhago / 1 krono = 100 oeroj
Dominika respubliko / Santo Domingo / 1 peso = 100 centavoj
Dominiko / Roseo / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Ebur-Bordo / Jamusukro / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Egiptio / Kairo / 1 pundo = 100 piastroj = 1000 miliemoj
Ekvadoro / Kito / 1 usona dolaro = 100 cendoj
Ekvatora Gvineo / Malabo / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Emirlandoj (Unuiĝintaj Arabaj -) / Abudabio/ 1 dirhamo = 100 filsoj
Eritreo / Asmero (Asmaro) / 1 nakfo = 100 centonoj
Estonio / Talino / estona / 1 eŭro = 100 cendoj
Etiopio / Adisabebo / 1 biro = 100 cendoj
Fiĝio / Suvo / 1 dolaro = 100 cendoj
Filipinoj / Manilo / 1 peso = 100 centavoj
Finnlando / Helsinko / 1 eŭro = 100 cendoj
Francio / Parizo / 1 eŭro = 100 cendoj / EUR
Gabono / Liberurbo / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Gambio / Banĝulo / 1 dalaso = 100 bututoj
Ganao / Akro / 1 cedio = 100 pesevoj
Germanio / Berlino / 1 eŭro = 100 cendoj
Grekio / Ateno / 1 eŭro = 100 cendoj
Grenado / Sangeorgo / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Gujano / Georg-urbo / 1 dolaro = 100 cendoj
Gvatemalo / Gvatemalurbo / 1 kecalo = 100 centavoj
Gvineo / Konakrio / 1 franko = 100 kaŭrioj
Gvineo-Bisaŭo / Bisaŭo / 1 okcident-afrika franko
Ĝibutio / Ĝibutio / 1 franko = 100 centimoj
Haitio / Portoprinco / 1 gurdo = 100 centimoj
Hispanio / Madrido / 1 eŭro = 100 cendoj
Honduro / Tegucigalpo / 1 lempiro = 100 centavoj
Hungario / Budapeŝto / 1 forinto = 100 fileroj
Indonezio / Ĝakarto (ekde 2024 08 17: Nusantaro) / 1 rupio = 100 senoj
Irako / Bagdado / 1 dinaro = 100 filsoj
Irano / Teherano / 1 rialo = 10 dinaroj
Irlando / Dublino / 1 eŭro = 100 cendoj
Islando / Rejkjaviko / 1 krono = 100 oeroj
Israelo / Jerusalemo / 1 ŝekelo = 100 agoroj
Italio / Romo / 1 eŭro = 100 cendoj
Jamajko / Kingstono / 1 dolaro = 100 cendoj
Japanio / Tokio / 1 eno
Jemeno / Sanao / 1 rialo
Jordanio / Amano / 1 dinaro = 1000 filsoj
Kaboverdo / Prajo / 1 eskudo = 100 centavoj
Kamboĝo / Pnompeno / 1 rielo = 100 senoj
Kameruno / Jaundeo / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Kanado / Otavo / 1 dolaro = 100 cendoj
Kartvelio / Tbiliso / lario, paralela kun rublo
Kataro / Daŭho / 1 rialo = 100 dirhamoj
Kazaĥio / Nur-Sultano / 1 tengo
Kenjo / Najrobio / 1 ŝilingo = 100 cendoj
Kipro / Nikosio / 1 eŭro = 100 cendoj
Kirgizio / Biŝkeko / 1 somo
Kiribato / Bairikio / 1 aŭstralia dolaro = 100 cendoj
Kolombio / Bogoto / 1 peso = 100 centavoj
Komoroj / Moronio / 1 franko = 100 centimoj
Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Orient-Kongo, Kongo Kinŝasa) / Kinŝaso / 1 franko = 100 centimoj
Kongo (Respubliko Kongo, Okcident-Kongo, Kongo Brazavila) / Brazavilo / 1 ekvator-afrika franko = 100 centimoj
Kosovo / 10887 / 2,1 / Priŝtino / 1 eŭro = 100 cendoj
Kostariko / San-Joseo / 1 kolono = 100 centavoj
Kroatio / Zagrebo / 1 eŭro = 100 cendoj
Kubo / Havano / 1 peso = 100 centavoj
Kuracao / Vilemstado / 1 antilia guldeno = 100 cendoj
Kuvajto / Kuvajturbo / 1 dinaro = 100 dirhamoj = 1000 filsoj
Laoso / Vjentjano / 1 kipo = 100 atoj
Latvio / Rigo / 1 eŭro = 100 cendoj
Lesoto / Maseruo / 1 luto = 100 lisentoj
Libano / Bejruto / 1 pundo = 100 piastroj
Liberio / Monrovio / 1 dolaro = 100 cendoj
Libio / Tripolo / 1 dinaro = 1000 dirhamoj
Liĥtenŝtejno / Vaduzo / 1 svisa franko = 100 centimoj
Litovio / Vilno2 / 1 eŭro = 100 cendoj
Luksemburgo / Luksemburgo / 1 eŭro = 100 cendoj
Madagaskaro (Demokratia Respubliko Madagaskaro) / Antananarivo / 1 arjaro = 5 malagasaj frankoj = 100 centimoj
Malajzio / Kualalumpuro / 1 ringito = 100 senoj
Malavio / Lilongvo / 1 kvaĉo = 100 tambaloj
Maldivoj / Maleo / 1 rupio = 100 laroj
Malio / Bamako / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Malto / Lavaleto / 1 eŭro = 100 cendoj
Maroko / Rabato / 1 dirhamo = 100 centimoj
Marŝaloj / Majuro / 1 usona dolaro = 100 cendoj
Maŭricio / Portluizo / 1 rupio = 100 cendoj
Maŭritanio / Nuakŝoto / 1 ugijo = 5 kumoj
Meksiko / Meksiko / 1 peso = 100 centavoj
Mikronezio / Palikiro / 1 usona dolaro = 100 cendoj
Moldavio / Kiŝinevo / leo
Monako / Monako / 1 eŭro = 100 cendoj
Mongolio / Ulanbatoro / 1 tugriko = 100 mongoj
Montenegro / Podgorico / 1 eŭro = 100 cendoj
Mozambiko / Maputo / 1 metikalo = 100 centavoj
Namibio / Vindhuko / dolaro
Nauro / Jareno / 1 aŭstralia dolaro = 100 cendoj
Nederlando / Amsterdamo / 1 eŭro = 100 cendoj
Nepalo / Katmanduo / 1 rupio = 100 pajsoj
Niĝero / Niameo / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Niĝerio / Abuĝo / 1 najro = 100 koboj
Nikaragvo / Managvo / 1 kordobo = 100 centavoj
Nord-Koreio (Demokratia Popolrespubliko Koreio) / Pjongjango / 1 ŭono = 100 ĝonoj
Nord-Makedonio / Skopjo / 1 denaro = 100 denoj
Norvegio / Oslo / 1 krono = 100 oeroj
Nov-Zelando / Velingtono / 1 dolaro = 100 cendoj
Okcidenta Saharo / Ajuno / 1 maroka dirhamo = 100 centimoj
Omano / Maskato / 1 rialo = 1000 bajzoj
Orient-Timoro / Dilo / 1 usona dolaro = 100 cendoj
Pakistano / Islamabado / 1 rupio = 100 pajsoj
Palaŭo / Ngerulmudo / 1 usona dolaro = 100 cendoj
Panamo / Panamo / 1 balboo = 100 centezimoj
Papuo-Nov-Gvineo / Portmoresbo / 1 kinao = 100 toeoj
Paragvajo / Asunciono / 1 gŭaranio = 100 centimoj
Peruo / Limo / 1 nova solo = 100 centavoj
Pollando / Varsovio / 1 zloto = 100 groŝoj
Portugalio / Lisbono / 1 eŭro = 100 cendoj
Ruando / Kigalio / 1 franko = 100 centimoj
Rumanio / Bukareŝto / 1 leo = 100 banoj
Rusio / Moskvo / 1 rublo = 100 kopekoj
Salomonoj / Honiaro / 1 dolaro = 100 cendoj
Salvadoro / Sansalvadoro / oficiale 1 kolono = 100 centavoj, praktike 1 usona dolaro = 100 cendoj
Samoo (okcidenta) / Apio / 1 talo = 100 seneoj
Sanmarino / Sanmarino / 1 eŭro = 100 cendoj
Santomeo kaj Principeo / Santomeo / 1 dobro = 100 centavoj
Sauda Arabio / Riado / 1 rialo = 20 kirŝoj = 100 halaloj
Sejŝeloj / Viktorio / 1 rupio = 100 cendoj
Senegalo / Dakaro / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Sankta Kristoforo kaj Neviso / Basetero / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Sankta Lucio / Kastrizo / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj / Kingstaŭno / 1 orient-kariba dolaro = 100 cendoj
Serbio / Beogrado / 1 dinaro = 100 paraoj
Sieraleono / Fritaŭno / 1 leono = 100 cendoj
Singapuro / Singapuro / 1 dolaro = 100 cendoj
Sirio / Damasko / 1 pundo = 100 piastroj
Slovakio / Bratislavo / 1 eŭro = 100 cendoj
Slovenio / Ljubljano / 1 eŭro = 100 cendoj
Somalio / Mogadiŝo / 1 somalo = 100 cendoj
Srilanko / Kolombo / 1 rupio = 100 cendoj
Sud-Afriko / Kaburbo (leĝdona), Pretorio (administra), Bloemfontein (jurisdikcia) / 1 rando = 100 cendoj
Sud-Koreio (Respubliko Koreio) / Seulo / 1 ŭono = 100 ĝonoj
Sud-Sudano / Ĵubo / 1 pundo
Sudano / Ĥartumo / 1 dinaro = 10 pundoj = 100 piastroj = 1000 miliemoj
Surinamo / Paramaribo / 1 guldeno = 100 cendoj
Svazilando / Mbabano / 1 lilangenio = 100 cendoj
Svedio / Stokholmo / 1 krono = 100 oeroj
Svislando / Berno / 1 franko = 100 centimoj
Taĝikio / Duŝanbo / 1 somono = 100 tijinoj, paralele kun rublo
Tajlando / Bankoko / 1 bahto = 100 satangoj
Tajvano / Tajpeo / 1 dolaro = 100 cendoj
Tanzanio / Dodomao / 1 ŝilingo = 100 cendoj
Togolando / Lomeo / 1 okcident-afrika franko = 100 centimoj
Tongo / Nukualofo / 1 pango = 100 senitoj
Trinidado kaj Tobago / Portospeno / 1 dolaro = 100 cendoj
Tunizio / Tunizo / 1 dinaro = 1000 milimoj
Turkio / Ankaro / 1 liro = 100 kuruŝoj = 4000 paraoj
Turkmenio / Asĥabado / 1 manato
Tuvalo / Funafutio / 1 tuvala dolaro = 100 cendoj kune kun la aŭstralia valuto
Ugando / Kampalo / 1 ŝilingo = 100 cendoj
Ukrainio / Kievo aŭ Kijivo / 1 hrivno = 100 kopekoj
Urugvajo / Montevideo / 1 peso = 100 centezimoj
Usono (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) / Vaŝingtono / 1 dolaro = 100 cendoj
Uzbekio / Taŝkento / 1 somo / UN
Vanuatuo / Portvilao / 1 vatuo = 100 centimoj
Vatikano / Vatikanurbo / 1 eŭro = 100 cendoj
Venezuelo / Karakaso / 1 bolivaro = 100 centimoj
Vjetnamio / Hanojo / 1 dongo = 100 suoj
Zambio / Lusako / 1 kvaĉo = 100 gveoj
Zimbabvo / Hararo / 1 dolaro = 100 cendoj
Angvilo / La Valo / Dependa de Britio
Antarkto (sen daŭraj loĝantoj)
Arubo / Oranjestado / Dependa de Nederlando
Bermudoj / Hamiltono / Dependaj de Britio
Brita Hindoceana Teritorio (sen daŭraj loĝantoj) / Dependa de Britio
Buvetinsulo (sen daŭraj loĝantoj) / Dependa de Norvegio
Falklandoj / Stanlejo / Dependaj de Britio
Ferooj / Torhaveno / Dependaj de Danio
Gronlando / Nuko / Dependa de Danio
Gvamo / Agano / Dependa de Usono
Gvadelupo / Bastero / Dependa de Francio
Franca Gujano / Kajeno / Dependa de Francio
Franca Sankta Marteno / plej grava urbo Marigoto / Dependa de Francio
Ĝibraltaro / Ĝibraltaro / Dependa de Britio
Herda kaj Makdonaldaj Insuloj (sen daŭraj loĝantoj) / Dependaj de Aŭstralio
Kokosinsuloj / Okcidenta Insulo / Dependaj de Aŭstralio
Kejmanoj / Georgtaŭno / Dependaj de Britio
Kristnaskinsulo / Setlemento / Dependa de Aŭstralio
Kukinsuloj / Avaruo / Dependaj de Nov-Zelando
Majoto / Dzaudzo / Dependa de Francio
Manksinsulo / Duliŝo / Dependa de la brita monarkio
Martiniko / Fordefranso / Dependa de Francio
Moncerato / Plimuto / Dependa de Britio
Nederlanda Sankta Marteno / Filipburgo / Dependa de Nederlando
Niuo / Alofo / Dependa de Nov-Zelando
Nord-Marianoj / Saipano / Dependaj de Usono
Norfolkinsulo / Kingstono / Dependa de Aŭstralio
Nov-Kaledonio / Numeo / Dependa de Francio
Franca Polinezio / Papeto / Dependa de Francio
Francaj Sudaj Teritorioj / Dependaj de Francio
Sankta Piero kaj Mikelono / Sankta Piero / Dependaj de Francio
Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (sen daŭraj loĝantoj) / Dependaj de Britio
Pitkarna Insularo / Adamstaŭno / Dependa de Britio
Puertoriko / Sanjuano / Dependa de Usono
Reunio / Sankta Deniso / Dependa de Francio
Sankta Heleno / Ĵamestaŭno / Dependa de Britio
Svalbardo kaj Jan-Majen-insulo / Longjarurbo / Dependaj de Norvegio
Tokelao / Tokelao / Dependa de Nov-Zelando
Turkoj kaj Kajkoj / Granda Turko / Dependaj de Britio
Usona Samoo / Pagopago / Dependa de Usono
Usonaj malgrandaj insuloj (Jonstonatolo, Midvejinsuloj, Vejkinsulo) / Dependaj de Usono
Usonaj Virgulininsuloj / Ĉarlot-Amalio / Dependaj de Usono
Valiso kaj Futuno / Matauto / Dependaj de Francio
Britaj Virgulininsuloj / Rod-Taŭno / Dependaj de Britio
1. La nomo „Birmo” estas ne plu aktuala, sed la Akademio ankoraŭ ne faris rekomendon pri la nova nomo. MONATO rekomendas la formon „Mjanmao”.
2. La formo uzata de UEA estas „Vilno”, sed tre granda parto de la lokaj loĝantoj preferas la formon „Vilniuso”. Por eviti polemikon kaj resti neŭtrala, MONATO uzas la lokan formon „Vilnius”, sen esperantigo.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-15