MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIAJ RILATOJ

BRICS plifortigas siajn poziciojn

De la 22a ĝis 24a de oktobro 2024 okazis en la industria kaj historia rusia urbo Kazano, kiu estas ankaŭ la administra kaj kultura centro de Tatario, la 16a pintkunveno de la BRICS-landoj 1 sub la temo Fortigo de Plurflankismo por Justa Tutmonda Evoluo kaj Sekureco. Ĉi tiu pintkunveno tuj vekis grandan intereson ĉe la monda publiko, politikologoj, analizistoj kaj diplomatoj pro sia internacia graveco. Dum la pintkunveno oni aprobis ĉirkaŭ 30 deklarojn en diversaj kampoj de komuna intereso 2. Post la oficialaj aliĝpetoj de Turkio kaj Azerbajĝano aliaj landoj kiel Bolivio, Malajzio kaj Tajlando esprimis intereson aliĝi al BRICS dum la lastatempa kunsido en Kazano. Jen kelkaj tre mallongaj ekskluzive personaj pripensoj kaj konsideroj en diplomatia kunteksto.

Kazana deklaro

La ĉefa rezulto de la pintkunveno estis la alpreno kaj aprobo de la 32-paĝa kazana deklaro en 134 punktoj, en kiu la delegacioj esprimis sin favore al tio, ke la tutmonda Sudo atingu pli da respekto en la mondscenejo. Pro tio la BRICS-landoj pretas kunordigi siajn poziciojn kun la celo plifortigi la rolon de la tutmonda Sudo en kampoj de plurflanka ekonomia kaj financa kunlaboro. Ne mirinde do, ke la ĉefaj temoj rilatis al la disvolvo de nova mona kaj financa dinamiko kun akcento pri la laŭgrada malplifortigo de dolaro en la internaciaj transakcioj.

La BRICS-landoj plie konsentis komunajn aktivaĵojn kontraŭ unuflankaj protektismaj rimedoj, kiuj ne kongruas kun la dispozicioj de la Monda Organizaĵo pri Komerco. Laŭ ili, tiuj rimedoj subfosas la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj (UN), la plurflankan komercan sistemon, disvolvajn kaj mediajn interkonsentojn kaj havas ankaŭ malfavoran efikon al ekonomia kresko, energio, sano kaj nutraĵsekureco.

Militkonfliktoj

La partoprenantaro de la pintkunveno esprimis gravan zorgon pri la israela ofensivo en la Gazaa Strio kaj la situacio en Suda Libano. Ili subtenis la akcepton de Palestino al UN kaj la renovigon de la irana nuklea interkonsento. Lige kun la milito en Ukrainio la deklaro nur ripetas la poziciojn de la unuopaj BRICS-landoj en la Sekureca Konsilio de UN kaj la Ĝenerala Asembleo de UN sen eksplicite kondamni la rusian agreson en Ukrainio. „Ni emfazas, ke ĉiuj ŝtatoj devus agi en akordo kun la Celoj kaj Principoj de la Ĉarto de UN en ĝia tuteco kaj rilate unu al la alia. Ni notas kun aprezo koncernajn proponojn de mediacio kaj bonaj servoj, celantajn pacan solvon de la konflikto per dialogo kaj diplomatio”, diras la deklaro en sia 36a punkto.

Duflankaj traktadoj

Grandan intereson de mondaj politikologoj vekis dum la pintkunveno la duflanka renkontiĝo de la prezidanto de Ĉinio kun la ĉefministro de Barato. Antaŭ ilia renkontiĝo estis antaŭanoncite, ke la diplomatoj de ambaŭ landoj atingis interkonsenton pri patrolaj mekanismoj ĉe la komuna landlimo. Plifortigo de la fido inter Barato kaj Ĉinio havas grandan gravecon ne nur por Rusio, sed ankaŭ por aliaj BRICS-landoj kaj la tuta neokcidenta mondo.

Atenton vekis ankaŭ la renkontiĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres kun la rusa prezidanto Vladimir Putin. Ukrainio tre forte kontraŭis ĉi tiun renkontiĝon. En tiu kunteksto la proparolanto de la Ĝenerala Sekretario de UN diris, ke lia vizito en Rusio okazas nur kadre de regula ĉeesto en internaciaj forumoj kun granda nombro da gravaj ŝtatoj de la mondo.

Geopolitika okazaĵo

La pintkunveno de BRICS montris, ke malgraŭ la agresa milito kontraŭ Ukrainio, Rusio ne troviĝas en internacia izoliteco kaj povas fidi pri la subteno de granda parto de la mondo. Ĉeestis 36 delegacioj el Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko, la Ĝenerala Sekretario de UN kaj reprezentantoj de ses internaciaj organizaĵoj. Inter la plej gravaj partoprenantoj de la pintkunveno estis la ĉina prezidanto Xi Jinping [ŝji ĝjinping], la hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi, la irana prezidanto Masoud Pezeshkian kaj, kiel observanto, la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan]. Simple kaj rapide: Rusio ne estis kaj ne estas morale izolita, kaj la tuta tutmonda Sudo estas indiferenta rilate al Ukrainio.

Ankaŭ la vicĉefministro de Serbio, Aleksandar Vulin, partoprenis en la pintkunveno, kvankam Eŭropa Unio (EU), lige kun la kazana pintkunveno, konsilis al ĉiuj kandidataj landoj deteni sin de kontaktoj kun Rusio kaj ĝia prezidanto Vladimir Putin.

Plivastigo de BRICS

Nuntempe estas granda intereso aliĝi al BRICS. En amaskomunikiloj aperis informoj, ke ĝis 30 landoj el Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko diversmaniere esprimis intereson aliĝi al tiu ĉi grupiĝo. Komence de septembro 2024 la aliĝpeto de Turkio al BRICS kaŭzis grandan eksciton, ĉar Turkio estas membro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) ekde 1952 kaj ekde 1999 ankaŭ kandidatlando por aliĝo al EU, kun kiu formale okazas aliĝaj traktadoj ekde 2005.

Nuntempe estas ankoraŭ tro frue paroli pri la efikeco de la vastigita BRICS, ĉar ĝi estas nehomogena grupiĝo. Kvankam BRICS-landoj kaj potenciale novaj landoj estas diversaj, iuj komunaj elementoj en iliaj ekonomiaj kaj eksterlandaj politikoj estas sufiĉe fortaj por unuigo de la grupiĝo. Multo dependos ankaŭ de tio, ĉu la grupiĝo povos kunordiĝi en estonteco – precipe en internaciaj organizaĵoj.

Iuj opinias, ke la grupiĝo estas nur rimedo por la plej fortaj landoj por atingi siajn proprajn celojn. Dum Sud-Afriko, Brazilo kaj Barato klopodas profiti de pli bonaj kondiĉoj en la internacia areno, Ĉinio verŝajne laboras al plifortigo de la propra influo. Ĝenerale, la BRICS-landoj reprezentas vizion de multpolusa mondo, kiu deverĝas de la unupolusa monda ordo.

Tutmonda ludanto

Estas klare, ke BRICS malrapide fariĝas tutmonda ludanto, kiu devos esti akceptita. Ĝi reprezentas novan ekonomian grupiĝon en la neokcidenta mondo, al kiu aliĝos aliaj ŝtatoj de la tutmonda Sudo. La estonta pintkunveno de BRICS-landoj, kiu okazos en 2025 en Brazilo, montros, ĉu la grupiĝo stagnos, aŭ ĉu ĝi sukcese efektivigos la aprobitajn konkludojn. Tamen, tio postulas ankaŭ kvalitan ŝanĝon en la pensado de la gvidantoj.

1. BRICS estas mallongigo de la anglaj komencliteroj de kvin landoj: Brazil, Russia, India, China, South Africa (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio, Sud-Afriko). Ĝi ekzistas de 2006. La origina nomo de la grupiĝo estis BRIC, de 2010 BRICS (post la aliĝo de Sud-Afriko) kaj de 2024 komencis esti uzata la nomo BRICS+. Vidu ankaŭ la artikolon BRICS kaj G20: Kompleksa mozaiko de internaciaj rilatoj (https://www.monato.be/2023/013423.php).
2. Vidu https://brics-russia2024.ru/en/docs/.
haus
Julius HAUSER


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2025, numero 01, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-12-02