MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ATOMELEKTREJOJ

IAEA: Tre nestabila situacio en Ukrainio

La Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) en Vieno informas pri malŝaltoj de la granda atomcentralo en Zaporiĵo (Ukrainio). Ili fariĝas ofta fenomeno dum la detrua milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Pri tio komunikas fakula teamo de IAEA, kiu laboras ĉe la centralo. La teamo aŭdas preskaŭ ĉiutage eksplodojn, sed feliĉe difektoj ne okazis.

Anoj de la teamo regule rondiras kaj kontrolas la areon de la atomcentralo. Dum renkontiĝoj kun la personaro de la centralo oni pridiskutas gravajn temojn, kiel modernigon de regsistemoj, kaj ankaŭ renovigon de la procedo ligita kun la programo de radiada protekto de la atomcentralo.

Ankaŭ fakulaj teamoj de IAEA en la atomelektrejoj Ĥmelnickji, Rivne kaj Sud-Ukrainia kaj en la ĉernobila areo sciigas, ke la nuklea sekureco estas protektata malgraŭ la sekvoj de la daŭranta militkonflikto.

Laǔ peto de Ukrainio fakula teamo de IAEA vizitas ankaŭ elektitajn substaciojn en la lando kadre de la komenciĝinta laboro de la ukraina agentejo pri taksado de la stato de elektroreta infrastrukturo, bezonata por garantiado de nuklea sekureco. Dum la vizitoj la teamo esploras la ekspluatajn sekvojn de la fizikaj kaj potencialaj difektoj de la substacioj, kiuj provizas per elektro la landajn atomelektrejojn.

Paŝoj al nuklea sekureco

Fidinda aliro al la elektra provizado ekster la starloko estas unu el la sep necesaj elementoj por garantiado de nuklea sekureco dum la milito. La sekureco de la aktivaj ukrainaj atomelektrejoj dependas de stabila konekto al la elektra reto, sed en la lastaj monatoj la situacio tiurilate fariĝas ĉiam pli nestabila.

IAEA plu realigas sian kompletan programon helpe al la nuklea sekurigo en Ukrainio ankaŭ per livero de bezonata ekipaĵo. Per financa subteno de Svisio estas liveritaj du spektrometraj sistemoj, kiuj plibonigas la analizajn eblojn de la ukraina Ŝtata Servo pri Danĝeraj Situacioj.

Krome IAEA organizis la liveron de du testaj aparatoj por statikaj esploroj en la atomelektrejo Rivne por riparo de reaktora bloko. La riparon financis Norvegio.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aǔstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2025, numero 01, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-12-02