MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

ĜEMELAJ LINGVOJ

Du poliglotaj ĝemeloj kaj ilia sekreta lingvo

Matthew kaj Michael Youlden, du identaj ĝemeloj el Manĉestro (Anglio), lastatempe paroligis pri si pro siaj eksterordinaraj lingvaj kapabloj: ili ambaŭ parolas po 25 lingvojn kaj, krom tio, komence de sia vivo evoluigis unikan komunan lingvon nomatan Umeri, kiun ili neniam forgesis aŭ ĉesis uzi. Ilia historio estas rimarkinda, ĉar ĝi bone ekzemplas kaj klarigas la fenomenon nomatan jen kriptofazio, jen idioglosio kaj la potencialon de lingvolernado.

Kriptofazio

Pluraj ĝemeloj (30 ĝis 50 elcentoj de ili) spertas, en la unuaj jaroj de sia vivo, kriptofazion: temas pri spontanea lingva kreaĵo inter infanoj, ofte ĝemeloj, kiu normale malaperas en la dua vivjaro. Tamen ĉe la ĝemeloj Youlden ĉi tiu komenca maniero komunikiĝi unu kun la alia daŭris ege pli longe kaj ja fariĝis kompleta kaj stabila artefarita lingvo, kiun ili priskribas kiel esencan elementon de sia identeco. Umeri estas do, por ili, multe pli ol sekreta lingvo; ĝi estas fakte esprimo de ilia profunda ligiteco kiel ĝemeloj.

Vojaĝo al Portugalio

Kiam ili havis ok jarojn, Michael kaj Matthew komencis sian poliglotan aventuron dum familia vojaĝo al Portugalio. Ili deziris lerni la portugalan por povi mendi glaciaĵon kaj tial ekuzis frazaron kaj kasedojn pri la portugala el loka biblioteko por akiri bazan konon. La ekzisto de artefarita lingvo, de ili kreita kaj regule parolata, ege helpis al ili. Rapide kaj facile ili sukcesis lerni la portugalan, helpante unu la alian kaj malkovrante tiamaniere la avantaĝojn de reciproka lernado, en kiu per la subteno de partnero (kiu rolas kiel helpanto, sed ankaŭ kiel eta antagonisto, kio pliigas la deziron de la aliulo daŭre pliboniĝi) oni povas akiri lingvan kompetentecon pli rapide. Ĉi tiu sperto estis la startpunkto de ilia daŭra pasio por lingvolernado, kiu ĝis nun atingis 25 lingvojn.

Propedeŭtika ilo

La lingvo Umeri estas por la ĝemeloj Youlden pli ol simpla sekreta kodo. En intervjuoj ili klarigis, ke ĝi ludis profundan rolon en ilia vivo, ĉar ĝi reprezentas la unikan rilaton, kiu ilin ligas, sed ankaŭ havigis al ili propedeŭtikan ilon por disvolvi kromajn lingvokapablojn kiel tiu facile lerni novajn lingvojn. Ili do uzas Umeri ne por paroli sekrete inter si sen esti komprenataj, sed por konservi specialan ligon, kiun ili perceptas kiel neanstataŭigeblan, kaj specialan lingvon, kiu poste ebligis al ili iĝi poliglotoj (pere de reciproka helpo) kaj lingvaj konsilistoj, nun respondecaj ankaŭ pri sia populara socia retejo superpolyglotbros.com.

Eksperimentoj pri kriptofazio

Sciencaj esploroj montras, ke kriptofazio aperas precipe inter viraj ĝemeloj dum la unua balbuta fazo de lingva evoluo. La fenomenon karakterizas inventitaj vortoj kaj sonoj, kiuj estas kompreneblaj nur al la balbutantaj ĝemeloj mem. Por Matthew kaj Michael Youlden, tamen, ĉi tiu formo de komunikado plilongiĝis kaj akiris altvaloran signifon, ĝis, iom post iom, ĝi fariĝis tute evoluinta lingvo, per kiu ili malfermis al si la vojon por koni tiom da naturaj lingvoj el la tuta mondo.

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la lingva rubriko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-23