Moderna vivoTRINIDADO KAJ TOBAGOŜanĝo de la nacia blazonoEn aŭgusto 2024, la ĉefministro de la malgranda insula kariba lando Trinidado kaj Tobago, Keith Christopher Rowley, oficiale anoncis dum la jarkunveno de la partio Popola Nacia Movado (angle People's National Movement), ke lia registaro prepariĝas por ŝanĝi la oficialan nacian blazonon. La anoncita ŝanĝo estas parto de tutmonda movado, kies celo estas forlasi la simbolojn de la kolonia epoko. KialojEl la aktuala blazono, kiu estas kreita en 1962, kiam la lando atingis sian sendependecon disde Britio, estos forigitaj la orkoloraj bildoj de la tri ŝipoj 1 de la fama eŭropa navigisto Kristoforo Kolumbo 2. Laŭ la ĉefministro Rowley, ĉi tiuj ŝipoj aludas al la perforta kaj malŝatata eŭropa kolonia epoko. Ilin anstataŭos metala tamburo (steelpan), perkuta muzikilo, kiun oni konsideras la nacia muzikilo kaj kultura simbolo de Trinidado kaj Tobago. Financaj kostojŜanĝo de blazono estas nek simpla nek mallongdaŭra nek malmultekosta afero por la lando, kiu laŭ la faka gazeto Global Finance Magazine havas la 64an lokon en la rangotabelo de la plej riĉaj landoj en la mondo, kun malneta enlanda produkto (MEP) de po 32 685 dolaroj por loĝanto. Ĝi postulas transiran periodon, ĉar la ŝtato devos eldoni novajn identigajn kartojn, pasportojn, stirpermesilojn, atestilojn pri naskiĝo k.s, kaj estos ŝanĝitaj ankaŭ oficialaj stampiloj, ŝildoj ĉe ŝtataj administrejoj en la lando kaj ambasadorejoj eksterlande ktp. Omaĝe al la metala tamburoLa 24an de julio 2023 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis rezolucion pri la popularigo de la metala tamburo, kaj deklaris la 11an de aŭgusto Monda Tago de la Metala Tamburo. Per tio UN volas altigi la konscion pri la historia kaj kultura gravecoj de tiu muzikilo. La Ĝenerala Asembleo rekonis, ke la metala tamburo subtenas inkluzivajn sociojn, daŭrigeblajn komunumojn kaj kreivan ekonomion, kaj ĝi povas pozitive efiki sur mensa sano, seksa egaleco kaj plifortigo de la pozicio de la junularo. La sekvan jaron, la Parlamento de Trinidado kaj Tobago oficiale rekonis la metalan tamburon kiel nacian muzikilon de la lando. 1. Niña, Pinta kaj Santa María.2. Kristoforo Kolumbo alvenis en Trinidado en 1498 dum sia tria vojaĝo al Ameriko. En 1532 la insularo iĝis kolonio de la Hispana Imperio; ekde 1802 ĝi estis sub brita regado.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|