PolitikoOPINIOGanao estas sukcesa modeloDum mia mezlerneja edukado meze de la 1980aj jaroj en mia urbeto, ligita al aliaj urbetoj per mallarĝa vojo, mi kelkfoje havis la plezuron esti instruata de eksterlandanoj. Fojfoje, la solaj niĝerianoj en mia lernejo estis la lernejestro kaj mia joruba lingvoinstruisto. La joruba, estante mia gepatra lingvo, devis esti instruata de lokano. Mia geografia instruisto estis hindo, kaj lia edzino instruis alian fakon. Tiel, ĉiuj miaj fakoj, krom la joruba, estis instruataj de eksterlandanoj, plejparte el Ganao. Estas rimarkinde, ke tiutempe multaj niĝerianoj malestimis instruadon kiel profesion. En la 1970aj kaj 1980aj jaroj Niĝerio ĝuis bonan ekonomion nutratan per petroloriĉaĵo, dum Ganao travivis severan ekonomian krizon – malkreskantajn petrolorezervojn, altan inflacion, kaj pliiĝantan ŝuldon, kiuj kaŭzis malaltigon de la vivkvalito. Ĉi tiu ekonomia malegaleco kaŭzis alfluon de ganaanoj, eĉ en mia eta hejmurbo. Niĝeria regiona regadoDum ses jaroj ekde la sendependiĝo en oktobro 1960 ĝis la puĉo de 1966 Niĝerio havis regionan regadstrukturon. La okcidenta regiono, gvidata de Obafemi Awolowo, starigis senpagan instruadon, la unuajn radio- kaj televid-staciojn, kaj multajn aliajn evoluprojektojn. Multajn jarojn post la abolo de la regiona regado kaj la malsukcesa deziro de Awolowo fariĝi demokratie elektita prezidanto de Niĝerio, la efiko de lia senpaga instru-politiko ankoraŭ estis palpebla, kun lernolibroj kaj kajeroj libere distribuataj en lernejoj en la okcidenta regiono de Niĝerio. Ganaanoj foriruLa influo de pli ol du milionoj da ganaanoj en la fruaj 1980aj jaroj alportis kvalifikitajn laborantojn kaj entreprenemon, kontribuante al la ekonomia kresko de Niĝerio. Tamen, ĝi ankaŭ streĉis resursojn kaj pliigis konkuradon por laborlokoj. En 1983, meze de ekonomia malkresko, altiĝanta senlaboreco kaj pliigita naciisma sento, la niĝeria registaro sub Shehu Shagari eligis dekreton por forpeli ĉiujn sendokumentajn enmigrintojn. Ganaanoj, estante preskaŭ duono de la celitoj, sentis la pezon de tiu direktivo. Ĉi tiu amasa elpelo, eŭfemisme nomata „Ordono pri Konformeco de Ganaaj Eksterlandanoj” (en la angla Ghananian Alien Compliance Order), elpelis pli ol du milionojn da ganaanoj hejmen. Ili devis rapide paki siajn posedaĵojn en malmultekostaj plastaj sakoj markitaj per la frazo „Fabrikita en Ganao”. Ĉi tiuj sakoj, ironie nomataj „Ganaanoj foriru” (en la angla Ghana Must Go) de niĝerianoj, reflektis la ksenofobian senton, kiu nutris la operacon. Mi memoras, ke mi vidis junan viron, kiu mallonge instruis al mi belartojn antaŭ ol la ordono estis eldonita, laborantan ĉe konstruejo por kolekti monon por sia transporto reen al Ganao. La sako „Ganaanoj foriru”, speco de fortika, malmultekosta teksita blu-ruĝa nilona sako kun zipo, uzata de migrantoj por movi siajn havaĵojn, estas ankoraŭ ĉie trovebla en Niĝerio. En Ganao ĝi estas nomita la „Ganaa sako” aŭ, en la loka lingvo, efiewura sua me, kun la signifo „helpu min porti mian sakon”, ĉar ĝi ĉiam estas tiel granda, ke portantoj ofte bezonas helpanton por levi ĝin sur la kapon. Rekonstruo de la landoLa malfacilaĵoj konfrontitaj de ganaanoj pro la ekonomia ĥaoso en ilia lando kaj la humiliga elpelo el Niĝerio fine konstruis mensan fortikecon en multaj el ili, kiam ili revenis hejmen por rekonstrui sian vivon kaj sian patrujon. Kiel la unua subsahara lando, kiu postulis kaj akiris sendependecon en 1957, Ganao – origine nomita Ora Marbordo pro siaj abundaj orrezervoj, pro kiuj ĝi estas unu el la dek plej grandaj produktantoj en la mondo – prave decidis komenci regi sin mem, iĝante modelo por multaj aliaj afrikaj landoj. Ankaŭ bone konata pro kontribuado de 20 % al la monda kakaoprovizo kaj sia bonkvalita bunta ŝtofo nomata kente, Ganao nun estas brila ekzemplo de stabila demokratio en regiono, kie militistaj transprenoj ankoraŭ estas oftaj. Stabila demokratia landoLaŭ la Usona Agentejo por Internacia Evoluo, „Ganao estas stabila demokratia lando kun historio de sukcesaj politikaj transiroj, libera gazetaro, aktiva civila socio kaj sendependa juĝistaro.” La organizaĵo notis ankaŭ, ke en Ganao „okazis ok liberaj kaj justaj elektoj ekde 1992 kaj ĝi daŭre frontas defiojn por iĝi memstara, rezistema demokratio.” Kvankam Niĝerio revenis al demokratio en 1999 (sep jarojn post Ganao), ankoraŭ ekzistas plendoj pri balota mispraktiko post ĉiu elekto. Kelkaj faktoroj kontribuantaj al la ganaa sukceso, krom fortikeco konstruita dum jaroj da ekonomiaj malfacilaĵoj, inkluzivas pli bonan alfabeteco-procentaĵon (Ganao: 65,8 %, Niĝerio: 60,1 %) kaj relative regeblan loĝantaron. Hodiaŭ, Ganao havas pli altan vivkvaliton, estas ĝenerale pli pura, kaj havas pli malaltajn nivelojn de krimo kaj pli stabilan socion. Ĝi havas ankaŭ relative pli bonajn instruajn instituciojn. Fakte, niĝerianoj elspezas pli ol unu miliardon da usonaj dolaroj ĉiujare por studi en ganaaj universitatoj. Niĝerio, aliflanke, estas ekonomie pli prospera, kio signifas, ke pli da mono povas esti perlaborata en Niĝerio kaj entreprenoj povas ĝui pli grandan (sed malpli stabilan) merkaton. Ĉu justa komparo?Eble ne estas tute juste kompari Niĝerion, landon de pli ol 200 milionoj da homoj, kun Ganao, lando de iom pli ol 35 milionoj. Tamen, Ganao jam establis viglan demokration, de kiu aliaj devas lerni por alporti stabilecon al la tuta regiono. Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio
|