LibrojSciencfikcia bildstrio sen bildoj, sed kun scienco!Eble kelkaj legantoj memoras, ke estis tempo, antaŭ kelkaj jardekoj, kiam sciencfikcio estis ja scienca: tio estas, fikcio – kaj pro tio kompreneble fantazio ne povus esti blokita – konstruita surbaze de vere sciencaj faktoj kaj paradigmoj. Oni scias, ke la moderna versio de tiu ĝenro rekte devenas de la libroj de la genia franca verkisto (kaj esperantisto!) Jules Verne (1828–1905), laŭ kies modelo estis farita amaso da libroj kaj poste filmoj, kiuj, iamaniere, disvastigis sciencajn temojn, kiel vojaĝoj en spaco kaj en tempo, „aŭdace irantaj, kien neniu homo iris antaŭe”, aŭ kiuj retrovis mondon detruitan, en kiu simioj fariĝis la nova reganta specio. Paralele al tio, televidaj edukserioj, kiel la usonaj Korg: 70 000 BC, Ark II kaj Cosmos, popularigis sciencon inter tiamaj infanoj kaj gejunuloj. Tiu tempo, malfeliĉe por ni, mallonge daŭris, kaj ĉar ekde la fino de la 1950aj jaroj la usona kin-industrio invadis nin per novaj filmoj, kiuj, sub tre delikata sciencfarbita kovrilo, rapide montriĝis kiel voĉtubo por kvazaŭreligiaj temoj (kaj, post tiu Spaca Odiseado, „la Forto restas kun ni”). Aliflanke, kaj precipe en Eŭropo, sciencfikcio estis de multaj taksata kiel suba, neserioza literaturo. Ambaŭ kunlaboris por sufoki altnivelan sciencfikcian beletron, kapablan samtempe eskapi el tiuj kaptiloj (usona kvazaŭreligieco kaj eŭropa antaŭjuĝo) kaj kontentigi la plej postulemajn, kvankam malmultajn, legantojn, por kiuj estis evidente, ke la pritraktata scienco devenu el vera scienca kono, kaj ke beletra kvalito estas nediskutebla nepraĵo. Certe malmultaj aŭtoroj kapablis verki ene de la striktaj limoj de tiuj du postuloj, sed unu el ili estas Italo Calvino (1923–1985), pri kiu mi mem antaŭ nelonge verkis alian recenzon, pri lia libro Palomar en MONATO 2024/08. Tamen ĉi-foje mi iomete skizos lian La Kosmokomikoj, verkon el la jaro 1965, kiu kontraŭe al la unua estis dekomence eldonita libroforme por tiel pli bone trompi la legantojn. Jes, trompi, ĉar, se pro la libra formo oni tuj pensos pri nova rakontaro, simpla ekrigardo al la unuaj paĝoj jam klarigas al ni, ke fakte ni staras antaŭ senbilda bildstrio! Tio okazas, ĉar la rakonta elfluo kaj la imagopovo vekita de la tekstoj inspiras niamense bildosekvojn, pere de kiuj la aŭtoro konstruas en niaj kompatindaj cerboj verajn komik(s)ojn pri kosm(ologi)aj temoj, kaj ĝuste el tio venas ĝia titolo. Calvino, ene de la 12 rakontoj, fakte duonnoveloj, konstruas surbaze de sciencaj malkovroj, kiuj elmontras al ni faktojn de la deveno de la universo ĝis la hodiaŭaj tempoj en interesa miksaĵo el tempaj elementoj, sentoj kaj ideoj, kiuj unuavide memorigas nin pri la usona bildstria serio B.C. verkita de Johnny Hart ekde 1958 kaj disvastigita tra preskaŭ ĉiuj okcidenteŭropaj ĵurnaloj. Parmenido kaj PopeyeLa komiksa influo de Hart estas, cetere, la sola ekstera influo agnoskita de Calvino (en intervjuo publikigita en ĉi tiu esperanta eldono). Tamen, legante la 12 tekstojn, oni ie-tie flaras multe pli: krom klara laŭscienca parafrazo de Genezo (p. 18) ĝis citaĵo de la cicerona ekkrio nescio quo me uertam 1 (p. 19) oni retrovos en la libro, se oni kuraĝas ludi detektive, beletrajn referencojn al interalie Hermann Hesse, Octavio Paz, Parmenido, kaj la maristo Popeye! Tiuj diversaj referencoj ne estas kristale travideblaj en la rakontoj, sed oni vidas ilin ĉiujn en la trajtoj de la ĉefrolulo Qfwfq (bonvolu ne demandi, kiel diable oni prononcu tion), ano de estaĵaro, kiu, ekzistante ekde antaŭ la Praeksplodo, kreis la universon, transformiĝis kaj evoluis kune kun la universo mem, akirinte, laŭ la tempopaso, personajn trajtojn iĝantajn ĉiam pli homformaj. Bone, tiom pri literaturo, sed pri scienco? Jen nun la granda movo de Calvino: pere de sia ĉefrolulo li rakontas, beletrece, la grandajn momentojn de la universo kaj en ĉiuj li duondidaktike klarigas, kio ja okazis en ili, laŭ la plej gravaj teorioj. Tio okazas jam en la unua rakonto, „La distanco de la Luno”, en kiu, pere de teorioj konstruitaj de du astronomoj, la brito George H. Darwin (1845–1912) kaj la nederlandano Gerrit Pieter Kuiper (1905–1973), konsiderata kiel patro de la moderna planeda scienco, oni legas tekston, en kiu oni post du paĝoj konstatas miksaĵon de Alico en Mirlando kaj ajna animacio de Popeye, kiun oni vidis en televido, infanaĝe. Tio pensigas nin, ĉu la sciencaj teorioj ne rolas nur kiel kuliso por agado, sed ne: la ideoj kaj teorioj prezentataj ne nur estas veraj, sed Calvino prezentas ilin en ilia komplekseco, kio postulas profundan atenton de la leganto. Krom tio, la evoluado de Qfwfq kaj ties kunuloj vekas novajn demandojn, kiujn Calvino mem ne respondas – ĉar fakte la respondo ne estus lia – sed invitas la leganton serĉi mem la respondon. Tion oni perceptas en la rakonto „Ĉe la tagiĝo”, post kies legado oni ja rajtas sin demandi: „Kio okazis al tiuj, kiuj ekzistis antaŭ la kreado de la universo?” Nova grava demando estas en la rakonto „Signo en la spaco”, kie Calvino, parolante pri momento antaŭa al kreado de io ajn (ĉar eĉ Qfwfq mem ankoraŭ ne estis io simila al individueca estaĵo), starigas konfronton inter Lingvistiko kaj Filozofio, ĉar, fine de la teksto, oni restas kun demando tipa de la aŭstra filozofo Wittgenstein: „Ĉu povas esti signo – laŭ la difino de Saussure, tio estas, kunmetitaĵo de signanto kaj signato – se ne ekzistas ankoraŭ pensanto?” Kaj, „Ĉu nur io jam ekzistanta povas fariĝi signato”? Kaj plie, kaj ĉi-foje Einstein ridegas: „Ĉu povas ekzisti esto, se tempo kaj spaco malestas”? Sciencfikcia surrealismoEn la rakonto „Sen koloroj” – rekte rilata al la libro Siddharta verkita en 1922 de Hermann Hesse (1877–1962) – en kiu apero de lingvaĵo reprezentas naskiĝon de konscio kaj aperon de koloroj, de alieco. En ĝi, Einstein kaŝe revenas, ĉar lia teorio pri spaco kurba ligiĝas al la helena mito pri Orfeo kaj Eŭridico, por elmontri la ekaperon de atomoj, tio estas, materio. Oni devas rimarki ankaŭ, ke estas nenia tempa sekvo inter la rakontoj, kio estas kohera kun la malesto de spaco-tempo. Inter la du ĵus menciitaj tekstoj estas „Ĉio en unu punkto”, kiu rakontas, kiel la gento de Qfwfq kune amasiĝis antaŭ la Praeksplodo, tio estas, novela priskribo de la tiam ankoraŭ ne populara teorio kunigita al la helena mito pri Pandora. Se ĝi estas vere digestebla teksto, por legantoj jam konvinkitaj, ke ili ne povus legi tiun libron en unu sola semajnfino, oni ne sin lasu trompi: ĝi estas nura paŭzo, ĉar, ekzemple, debato inter filozofio kaj sciencoj tuj reaperas en „Kiom mi vetas”: krom parafrazi Parmenidon (p. 60) aperas ĉomskia deklaro pri la deveno de lingvaĵo: „Li silentadis: povra je imagkapablo, kia li estis, ĝuste kiam vorto ekis havi sian signifon, li ne sukcesis pensi, ke ĝi povus havi ankaŭ alian”. Kaj jen plia ideo: nur pro la naskiĝo de la atomoj, konsistigantaj la universon, povis aperi ankaŭ Kemio, Matematiko kaj Statistiko; kaj tiel estas klarigite, kiel homo eklernis indukti kaj dedukti. Mi haltigos tie ĉi mian priskribon de la rakonto, ĉar mi jam ektimas, ke tio fariĝos vera kontraŭpropagando de libro, kiun, mi kredas kaj mi ade ripetos, nepre devas legi ĉiu esperantisto, kiu volas pere de nia lingvo aliri pintajn tekstojn de nuntempa literaturo. Precipe kiam temas pri verko, kiu pro siaj ŝanceliĝantaj ligoj kaj kun scienco kaj kun beletro inaŭguras, pro la vervo de Italo Calvino, tion, kion oni nomu „sciencfikcia surrealismo”. Sed ne nur pro tio la libro estas ja leginda: tiuj, kiuj volas pligrandigi siajn kapablojn en nia lingvo, havos en ĝi tute ne tedan manieron por akiri nekutiman sed utilan vortprovizon. Kaj plie, danke al la tradukaj superkapabloj de Nicolino Rossi, kapabla krei eltrovaĵojn kiel „priĉui”, sinonimon de „demandi”, la leganto havos antaŭ si neperdendan ŝancon amuziĝi kun la aventuroj de Qfwfq, tiu eter(n)a versio de tiu s-ro Palomar, pri kiu oni parolis en MONATO antaŭ kelkaj numeroj. Fernando PITA
Italo Calvino: La Kosmokomikoj. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. 108 paĝoj. 24x17 cm. ISBN 978-88-96582-28-2.1. Mi ne scias, kien turni min.
|