La plej malnova ekzistanta libro presita per moveblaj metaltipoj estas elmontrita al publiko post duonjarcenta dormado en konservejo. La 11an de aprilo ĉi-jare (ĝis la 16a de julio) la Nacia Biblioteko de Francio ekprezentis kadre de la ekspozicio „Presado! Eŭropo de Gutenberg” la libron Jikji [ĝikĝi] Simche Yojeol, mallonge Jikji, kiun oni presis metaltipe en Koreio en 1377. Ĝia presiĝo antaŭiris je 78 jaroj tiun de la gutenberga 42-linia Biblio. 1
Jikji estas sankta libro verkita de la budhisma monaĥo Baegun (1298–1374) en 1372 fine de la periodo de la Dinastio Goryeo (918–1392). Ĝi konsistas el du volumoj kun 12 304 literoj kaj enhavas citaĵojn de Ŝakjamunio kaj 138 grandaj budhismaj monaĥoj. Tri jarojn post la forpaso de la monaĥo Baegun liaj du disĉiploj, Seokchan kaj Daljam, presis la libron kun helpo de la monaĥino Myodeok en la templo Heungdeoksa.
Estas supozate, ke Jikji estis presita originale en pluraj ekzempleroj, sed nun restas neniu ajn ekzemplero de la unua volumo kaj nur unu ekzemplero de la dua 2. Ĉi tiu estis enmanigita al Victor Collin de Plancy (1853–1922), franca diplomato en Koreio, fine de la 19a jarcento kaj kunportita al Francio kun aliaj libroj kolektitaj en Koreio, Japanio kaj Ĉinio. En 1911 la libro vendiĝis per aŭkcio al la antikvaĵisto Henri Vever (1854–1943), kaj en 1952, laŭ lia testamento, ĝi estis donacita al la Nacia Biblioteko de Francio.
En Koreio delonge regis miskompreno, ke Jikji preterlasita ne estas konata al scienculoj, ĝis la korea bibliografo Bak Byeongseon (1923–2011) remalkovris ĝin en 1972, sed tio montriĝis ne vera 3. Kiam Collin de Plancy transportis la libron en Francion, li jam perceptis ĝian historian valoron kiel la plej malnova libro metalpresita kaj notis tion sur ĝiaj kovrilo kaj interna paĝo. Sub lia egido ĝi ankaŭ prezentiĝis tia ĉe la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900 kaj enlistiĝis same en la Korea Bibliografio verkita de Maurice Courant (1865–1935) en 1901.
Preteratentinte ĝian valoron, la estro de la Nacia Biblioteko de Francio vizitis Vever tri fojojn post kiam Jikji vendiĝis al la antikvaĵisto, kaj petis lin vendi aŭ donaci ĝin al la biblioteko, sed Vever domaĝegis la libron kaj promesis transdoni nur post sia forpaso. Post akirado ĝi estis prizorgata kiel altvalora kolektaĵo de la biblioteko kaj ekspoziciata al publiko unuafoje okaze de la internacia jaro de la libro en 1972. Jikji aldoniĝis al la listo Monda Heredaĵo de Unesko en 2001.
Ĉar Jikji estas granda kultura heredaĵo apartenanta al la korea popolo, oni deziras rehavigi ĝin al Koreio. Efektive la franca prezidento François Mitterrand siatempe promesis dum kunveno kun la korea prezidento Kim Young-sam trovi vojon redoni al Koreio antikvajn librojn inkluzive Jikji, sed tio ne realiĝis pro protestoj de francaj bibliotekistoj. La procedo elporti ilin eksterlanden estis aĉeto, ne rabo aŭ ŝtelo, tial nenio pravigas al Koreio postuli ilian redonon. 4
Ekspozicio de Jikji en Koreio estis provita plurfoje, tamen neniam sukcesis okazi, plej probable pro la zorgo pri konfiskado, kaj laŭ la Nacia Biblioteko de Francio nenio konstateblas ankaŭ pri la estonta eblo.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 07, p. 20. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-03 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |