En Ĉilio nun estas kompleksa politika situacio. La 15an de junio la parlamento pluigis la krizan staton, kio permesas al prezidanto Gabriel Boric uzi por sekurecaj taskoj la armeon subtene al polico en Araŭkanio kaj en la komunumoj Araŭko kaj Biobio en la regiono Bio-Bio, alianome „Makrozono Sudo”.
Tio estas reago al multiĝo de kamparaj perfortaj okazaĵoj 1 plejparte rilataj al konflikto inter kompanioj prilaborantaj lignaĵojn 2, kaj indiĝenaj mapuĉaj komunumoj. Ĉi tiu konflikto ne estas nova kaj daŭras ekde la hispana konkero en la 16a jarcento kaj la ĉilia koloniado en la 19a. Dum la lastaj jaroj ĝi intensiĝis, kun gravaj faktoj kiel la murdo de la geedzoj Luchsinger-McKay en 2013 aŭ tiu de Camilo Catrillanca en 2018.
Nun, la kriza stato celas precipe haltigi plifortiĝon de radikalaj organizaĵoj kiel Coordinadora Arauco-Malleco (Kunordigo Arauco-Malleco), kies ĉefo, Hector Llaitul, parolis la 11an de majo pri la neceso prepari armitan rezistadon kontraŭ la ĉilia armeo por protekti la aŭtonomion de la mapuĉa nacio.
Verŝajne, la krizo ne malakriĝos rapide, kaj tio estos granda problemo por la registaro de Boric, kiu kampanjis kun promeso de dialogo kaj traktadoj por solvi politikajn problemojn kiel indiĝena konflikto, migrada krizo, aŭ la grandaj protestoj, kiuj multiĝis ekde la grava socia krizo de oktobro de 2019 3.
En Ĉilio kreskas polusiĝo, same kiel perforto kaj ekstremaj politikaj ideologioj ankaŭ pro tio, ke la tradicia politika klaso perdis sian influon sur la „novan” generacion de politikistoj kiel Gabriel Boric, maldekstra studenta aktivulo, aŭ José Antonio Kast, dekstra apologiisto de la diktaturo de Augusto Pinochet. La polusiĝo manifestiĝis en la lastaj ĝeneralaj elektoj de 2021, kaj en la kampanjo de la plebiscito de 2020 por ŝanĝi la politikan konstitucion de 1980, proklamitan de la registaro de Pinochet.
Estas dubo, ĉu la kriza stato povos efike helpi kaj doni rezultojn. Aktuale, la registaro de Boric anoncis, ke la kamparaj perfortaj okazaĵoj en la „Makrozono Sudo” malpliiĝis je 42 % de la 18a de majo ĝis la 6a de junio. La prognozoj por paco kaj politika solvo de la problemo, tamen, aspektas malfavoraj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-01 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |