Esploristoj kiel Cornelis de Houtman 1 kaj Abel Tasman 2 estas lerneje priskribataj kiel respektive la unua nederlandano, kiu sukcesis trovi Javon, kaj la unua eŭropano, kiu malkovris Nov-Zelandon. Sed ili estis ankaŭ viroj, kiuj „uzis ekstreman perforton kaj metis originajn loĝantojn en kolonian sistemon”, laŭ serio de aŭdmaterialoj faritaj laŭ komisio de la urba estraro de Amsterdamo.
Kiuj sin demandas, kion verŝajne faris Michiel de Ruyter 3, Willem Bontekoe 4 kaj dekoj da maristoj, por ke ili meritu omaĝon per stratoj kun la respektivaj nomoj, evidente povis jam serĉadi per Guglo, aŭ tajpi iliajn nomojn en la retejo de la komunumo pri stratnomoj.
Sed nun amsterdamanoj povas ankaŭ skani QR-kodojn – kiuj montriĝas sur ŝildoj kaj sur strattabuloj en tri kvartaloj – kaj informiĝi per 2-minuta podkasto pri la rolo de tiuj maraj herooj en la malbonaj flankoj de la kolonia historio. Ili povas nun aŭskulti 22 biografiajn rakontojn 2-minutajn, 1-horan podkaston kaj deklamon.
Tiel oni povas, irante laŭ Tasman-strato, lerni kiel Abel Tasman trafis Nov-Zelandon dum la serĉado de Terra Australis. Okaze de la unua renkontiĝo kun la maorioj mortis kvar maristoj, kaj verŝajne ankaŭ inter la maorioj estis viktimoj.
Aliaj aŭdmaterialoj rakontas, kiel Michiel de Ruyter kontribuis al la transatlantika komerco de sklavoj per konkero de okcident-afrikaj fortikaĵoj apartenantaj al la angloj, kaj kiel sabrobatemulo Joost van Trappen Banckert 5 najlfiksis 250 vivajn portugalojn al sia ŝipo por ektimigi sian malamikon. Oni rakontas ankaŭ, kiel Jacob van Neck 6 povis intertrakti kun la java sultano (kvankam pli frue li kidnapis la reĝon de Madagaskaro por ekhavi provianton).
Oni anstataŭigis la amsterdaman komisionon pri stratnomoj – post naŭdek jaroj da funkciado – per konsilantaro, kiu atentas pri diverseco kaj inkluziveco.
En la nova kvartalo IJburg oni forstrekis nomojn de geŭzoj 7 (kiuj rolis en la sendependiga milito kontraŭ Hispanio) kaj ŝovis antaŭen kontraŭkoloniajn batalintojn, kiel ekzemple indonezian juristinon kaj kuracaan verkiston. Oni ne forskrapis la nomojn de polemikaj iamaj herooj, sed oni aldonis tiurilatan informon.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 17. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |