Curmeric estas kuba natura produkto havanta pruvitan kontraŭbakterian efikon. Ĝi enhavas ekstrakton el la kuracplanto kurkumo (science Curcuma longa), kaj per altteknologio oni malkovris ĝiajn bonfarajn ecojn.
Doktorino pri sciencoj Tania Valdés González, el la havana universitato, klarigis, ke inter septembro kaj novembro de 2020 oni efektivigis tri klinikajn observostudojn pri Curmeric-kolutorio (buŝlavilo) kaj Curmeric-nazgutoj. Tiujn lastajn studojn partoprenis 800 homoj loĝantaj en du municipoj de la kuba ĉefurbo Havano. La menciitaj produktoj estigis naturan maskon povantan preventi spirajn malsanojn.
Valdés González aldonis, ke komence de januaro 2021 en du gravaj stomatologiaj klinikoj de Havano ekis nova esploro celanta konfirmi eventualan efikecon ankaŭ en preventado de la transdono de kovimo. La kuraĝigaj rezultoj de la esploro montris, ke tiuj naturaj produktoj estas sekuraj kaj povas preventi la transdonon de SARS-CoV-2. Pruviĝis la sekureco de Curmeric, samkiel ĝiaj kontraŭbakteriaj, kontraŭinflamaj kaj kontraŭvirusaj efikoj kontraŭ la bova kronviruso el la sama subgenro kiel SARS-CoV-2.
Rajtigite de la centro por ŝtata kontrolo de medikamentoj, ekipaĵoj kaj medicinaj aparatoj de Kubo (hispanlingva akronimo: CECMED), Curmeric jam estas uzita centre de la lando, en Ciego de Ávila. Ĝia efikeco evidentiĝis science, tiel ke eblas rekomendi ĝian preventan utiligon – sen kompreneble forgesi ĉiujn aliajn konatajn ilojn kaj kondut-regulojn – kadre de la tutmonde daŭranta ĉiutaga lukto kontraŭ la pandemio.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 17. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |