Estas lanĉita noveca produkto ĉefe por homoj ŝatantaj senŝue piediri sur varma sablo ĉe plaĝoj aŭ sur rokoj.
Temas pri plandumoj adheraj, kiuj estas akvo- kaj varmo-rezistaj, kaj inter la avantaĝoj estas la kontraŭgliteco, kiam oni iras sur malseka surfaco. Ili estas elastaj kaj facile algluiĝas al la piedo, sed ili uzeblas nur unu fojon.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 8. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |