Mi ĉiam aprezis kaj daŭre aprezas la esprimliberecon ĉe MONATO. Mi estas tamen konsternita pro la sinteno de kelkaj legantoj kontraŭ la publikigo de anonco de multjara faka asocio de UEA 1, kiuj kvalifikas ĝin kiel „sekton”, kiu diskonigas „ĉarlatanan” mesaĝon, fare de „adeptoj”. Laŭ mia vidpunkto tiaj protestoj de legantoj eniras la terenon de tiuj, kiuj dissendas falsajn novaĵojn. Tre triste, ke ankaŭ nia lingvo ankoraŭ estas viktimo de falsaĵoj iam diritaj kaj plu ripetataj de „sciencaj” aŭtoritatoj.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 3. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Àlex Humet el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |