Restarigo de la mondo post la pandemio estis la ĉefa diskutotemo de la ĉi-jara, jam 16a, internacia konferenco de GLOBSEK 1 sub la nomo „GLOBSEK-2021: Bratislava Forumo”, kiu okazis inter la 15a kaj 17a de junio en la slovaka ĉefurbo Bratislavo.
La konferencon malfermis la slovaka prezidentino Zuzana Čaputová, kiu prezentis mallonge la principojn de la slovaka registaro en la batalo kontraŭ la kronviruso. Ŝi emfazis, ke la pandemio rivelis ne nur la fortajn flankojn de la ŝtato sed ankaŭ malfortajn, pro novaj sekurecaj minacoj.
Entute dum la tri tagoj de la konferenco elpaŝis 145 parolantoj. La partoprenantoj pridiskutis gravajn temojn: restarigon de la fido je demokratio, ekonomian kreskon kaj daŭrigeblan disvolvadon, reguligon de novaj teknologioj, inform-sekurecon, influon de la pandemio al publika sano kaj la sansistemo kaj aliajn. Virtuala gasto de la konferenco estis ankaŭ Papo Francisko, kiu prezentis propran spiritan vidpunkton al la ĉeftemo de la konferenco.
La ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Viŝegrada kvaropo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) 2 unuanime akcentis la malfacilan laboron kaj respondecon en la disvolviĝo de Eŭropa Unio en la lastaj jaroj. Ili parolis ankaŭ pri komuna solvado de problemoj rilataj al la pandemio je la plej alta nivelo en Eŭropa Unio kaj kadre de ĝiaj unuopaj membroŝtatoj.
Dum la konferenco estis donitaj la premioj de GLOBSEK kaj de Ĉeĥa Eŭrop-Atlantika Konsilio pro kontribuoj al subtenado de demokratio kaj de la transatlantika alianco. La ĉi-jaraj premiitoj estas Václav Havel 3 (memore pri li) kaj la prezidanto de la usona Brookings Institution 4 (Institucio Brookings) generalo John R. Allen 5. Inter la premiitoj de antaŭaj jaroj troviĝas la dana politikisto kaj eksa ĝenerala sekretario de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) Anders Fogh Rasmussen, eksa usona ministro pri eksteraj aferoj Madeleine Albright kaj konata brita historiisto Timothy Garton Ash, kiu okupiĝas ĉefe pri la historio de Eŭropo post 1945.
En la konferenco partoprenis reprezentantoj de pli ol 100 landoj, interalie 3 prezidentoj, 3 ĉefministroj kaj 25 ministroj.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 08/09, p. 3. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-06 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |