En februaro estis aprobita de la kuba ŝtata konsilio leĝo pri besta bonfarto, jura normo por efektivigo de la politiko pri besta bonfarto en la plej granda el la Antiloj.
Ekde 1972 Kubo estas unu el la 182 membroj de Monda Organizaĵo pri Sano de Bestoj fondita en 1924, kies sidejo situas en Parizo. Ĝi celas potencigi kaj vastigi la kunlaboradon por protektado de bestoj. Laŭ la organizaĵo besto troviĝas en stato kontentiga rilate al bonfarto, kiam ĝi estas sana, komforta kaj bone nutrata, povas realigi konduton denaskan kaj suferas nek doloron, nek timon, nek streson.
Tiu ĉi leĝo estas noveca, moderna kaj konformigita al la aktuala kuba kunteksto, ĉar ĝi estas regularo specifa pri besta bonfarto, kiun oni leĝe difinas kiel fizikan kaj mensan staton de besto laŭ la medio, kie ĝi vivas kaj mortas. Ĝia ĉefa linio estas kontrolado pri la jenaj temoj: konservado de la biologia diverseco, ĝenerala integra klerigo de la loĝantaro pri bestoj, bezono eviti malbonajn agmanierojn kaj kruelaĵojn kontraŭ bestoj, kiuj estas estaĵoj povantaj senti doloron kaj plezuron, kaj kiuj konsistigas interfacon homo-besto-medio.
Por garantii la bestan bonfarton kiel nepran elementon rilate al la sano de bestoj laŭ tutmonda vidpunkto, One Health (Ununura sano) – strategia iniciato aperinta komence de la 2000aj jaroj – konceptas, ke la sano de homoj kaj bestoj interdependas kaj estas ligata al la ekosistemoj, kie ili kunekzistas.
| Dorlotbestoj |
| Utilaj bestoj: produktivaj kaj laboraj |
| Kontrolado de hundoj surstrate vivantaj |
| Bestoj por sportaj, ekspoziciaj kaj amuzaj aranĝoj |
| Bestoj por eksperimentoj en sciencaj institucioj |
| Bestoj el la sovaĝa faŭno, kiujn oni forprenis el ilia natura medio |
| Reguloj por komercado, transportado, enstaligo, kaj buĉado de bestoj |
| Besta prizorgado: devoj de la bestokuracistoj koncerne dorlotbestojn kaj laborbestojn |
| Eŭtanazio kaj buĉado: rajtoj |
| Malobservoj de tio, kio estas leĝe reguligita |
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 11. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |