Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Jen la gajnintoj:
Gajnis la unuan premion de 250 eŭroj: Alparuh Pelem per la artikolo RUSIO: Konstituciaj amendoj kaj naciaj minoritatoj (MONATO 2020/10, p. 6).
Gajnis la duan premion de 100 eŭroj: Janusz Sulzycki per la artikolo EKOLOGIO: Valoro de ĉiu birda nesto (MONATO 2020/06, p. 22).
Gajnis la trian premion de 100 eŭroj: Alexander Mikishev per la artikolo USONO: Ĉu forgesi la historion? (MONATO 2020/08-09, p. 10).
Gajnis la kvar postajn premiojn (senpagan abonon de MONATO): Terry Watts (ESEO: Ĉu oro estas mono? (MONATO 2020/11, p. 17)), Paola Tosato (ITALIO: La padova ekonomio dum la pasinta jarcento (MONATO 2020/12, p. 16)), Elisabeth Zannier (INSTRUADO: Poligloto instruas (MONATO 2021/02, p. 10)) kaj Françoise Zawadi (SOCIO: Virinoj: kontraŭ militoj kaj torturoj (MONATO 2020/05, p. 10)).
Al ĉiuj sincerajn gratulojn!
Ankaŭ ĉi-jare ni bonvenigas kontribuojn. Vidu jen la detalojn.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 19. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Redakcio el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |