Aperis oficiala1 rezulto de la prezidentaj2 elektoj en Usono – inter Joe Biden (Demokrata Partio) kaj la nuna prezidento Donald Trump (Respublikana Partio)3. Tiuj elektoj oficiale okazis la 3an de novembro 2020. Por eviti grandajn homamasojn dum tiu tago – danĝerajn pro la risko de kronvirusa infektiĝo – oni rajtis voĉdoni de unu ĝis plurajn semajnojn antaŭ la elektotago aŭ sendi siajn balotilojn per poŝto. En kelkaj ŝtatoj validis voĉdoniloj ricevitaj ĝis la 12a de novembro, se la poŝta stampo indikis, ke ili estas senditaj je la elektotago aŭ antaŭe.
En la sistemo de la usona voĉdonado por la prezidento, la elekto dependas nur nerekte de la voĉoj de la voĉdonorajtaj civitanoj. Tiuj voĉdonoj servas por elekti voĉdonontajn reprezentantojn de la diversaj ŝtatoj. Tiel, Kalifornio, la ŝtato kun la plej granda loĝantaro, elektas 55 voĉdonontojn. Kelkaj ŝtatoj kun plej malgranda loĝantaro ricevas nur 3 voĉojn, kaj ĉiuj aliaj ricevas kvanton inter tiuj du nombroj.
El la voĉoj esprimitaj frue kaj perpoŝte, la klara plimulto estis pordemokrata. Inter la voĉoj, kiuj estis donitaj dum la tago mem, la klara plimulto estis porrespublikana. Tiu fakto baziĝas sur la sinteno de la voĉdonantoj de la du partioj rilate al la pandemio. La demokratoj ĝenerale sekvas la konsilojn kaj avertojn de la fakuloj pri sano, sed la respublikanoj plej ofte opinias, ke ne indas pro la pandemio ŝanĝi la kutiman agmanieron4.
Jam je la fino de la elektotago, la rezultoj en plej multaj ŝtatoj estis klaraj, kaj la sumoj de la elektitaj reprezentantoj iom favoris al Biden. Tamen lia totalo restis sub la bezonata totalo de 270 (el entute 538). Restis proksimume ok ŝtatoj, en kiuj la rezulto ne estis klara. En la plimulto de tiuj Trump ŝajne havis avantaĝon. Sed tiu avantaĝo baziĝis sur la fakto, ke nur la voĉdonoj ricevitaj dum la elektotago (plej ofte de respublikanoj) jam estis nombritaj. Dum la postaj tagoj okazis la nombrado de la antaŭe ricevitaj kaj ankoraŭ ricevataj voĉdonoj per poŝto, kaj la avantaĝo de Trump kaj la respublikanoj, iom post iom ŝrumpis. Fine iĝis klare, ke Biden kaj la demokratoj havas avantaĝon.
Fine, la 6an de novembro la nombrado en Pensilvanio finiĝis favore al Biden.
Inter la ŝtatoj, kie la voĉnombrado ankoraŭ daŭris, Pensilvanio estis inter la plej riĉaj je voĉdonaj reprezentantoj. Ĝiaj voĉoj sufiĉis por kreskigi la totalon de la voĉoj de reprezentantoj por Biden al 279. Tio estis naŭ pli ol li bezonis por esti konsiderata prezidento-elektita, kvankam eĉ tiam restis tri ŝtatoj, en kiuj la voĉnombrado ankoraŭ ne finiĝis. Surbaze de tiuj lastaj rezultoj, Biden kune kun Kamala Harris, lia vic-prezidenta kandidato, faris venko-paroladon la 7an de novembro5.
Ni tamen notu, ke Trump ĝis nun ne koncedis la elekton kaj kontestas rezultojn en kelkaj ŝtatoj per la jursistemo. Li asertas fraŭdon aŭ erarojn en tiuj ŝtatoj6.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Dan Maxwell el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-25 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |