La 16an de oktobro, en la franca urbeto Conflans-Sainte-Honorine, pro interreta instigo de alia teroristo, 18-jara islamisto senkapigis instruiston pri historio kaj geografio. La senkapigo estis rekta manifestiĝo de islama terorismo, kion pruvis la postmurda enketado.
Fine de sia labortago, Samuel Paty, 47-jara instruisto, estis piedire revenanta al sia loĝejo, kiam li estis murdita per pluraj tranĉilbatoj kaj fine senkapigita. La murdinto estas 18-jarulo, kiu en marto 2020 ricevis dekjaran rajtigon por resti en Francio kun statuso de rifuĝinto.
Abdullaĥ Anzorov, ĉeĉeno naskiĝinta en Moskvo, venis en Francion kiam li estis sesjara; li sekve lernis same kiel ĉiuj francaj infanoj. Li loĝis kelkdek kilometrojn for de la koncerna urbo kaj ne konis la instruiston, nek ties instrumetodojn. Samuel Paty instruis, laŭ la programo, kritikemon, plurnivelan legadon de teksto aŭ bildo, la rajton je libera esprimado. Li bazis siajn kursojn por 14-jaruloj sur karikaturoj de prezidentoj Trump kaj Macron, kaj ankaŭ de Mahometo. La aperigo de tiuj karikaturoj de la profeto jam kaŭzis antaŭ kvin jaroj amasmortigon de ĵurnalistoj de la gazeto Charlie-Hebdo, de spektantoj de la koncertejo Bataclan kaj de aĉetantoj de la ĉiovendejo Hyper Cacher.
Tiun ĉi temon Samuel Paty traktis en sia klaso ĉiujare; ĉar pli kaj pli kreskas la potenco de ekstremistoj super simplaj naivuloj, la instruisto, antaŭ ol montri unu aŭ du karikaturojn pri la islama profeto Mahometo, avertis la lernantojn kaj permesis, ke tiuj, kiuj ŝokiĝus, eliru el la klaso 1.
La patro de lernantino, kiu eĉ ne ĉeestis la koncernan lecionon kaj ofte forestas aŭ malfruas, vizitis la lernejestrinon de la mezgrada lernejo Bois d'Aulne kun iu sinjoro Abdelhakim Sefrioui, senrilata al la koncerna lernejo, kaj poste atakis la instruiston en sociaj retoj, kalumniis lin ktp. La instruisto plendis al la polico. Tamen – ĉar okazis „nur” kalumnio sed ne mortminaco – la polico ne sentis bezonon protekti la instruiston.
Dum la postkrima polica enketado evidentiĝis, ke tiu Sefrioui estas konata aktivisto, kiu alvokas al perforto (eĉ murdo) en sociaj retoj, estas bone konata al policaj servoj, sed – kiel deklaris imamo – „li bone konas la leĝon, haltas ĉe la ruĝa linio, ne malpurigas siajn proprajn manojn kaj lasas agi la naivulojn, senkulturulojn”.
Tio levas la demandon de anonimeco en Interreto, kie iu ajn povas skribi ion ajn, dum li estus tuj arestita, se li tion dirus surstrate aŭ publike. Leĝproponon por respondecigi la estrojn de retejoj (simile al tio, kiel direktoro de eldonejo respondecas pri ĉio, kio aperas en ĝia gazeto) blokis la Konstitucia Konsilio, ĉar ĝi kontraŭus la liberecon de esprimado (ĝuste tion, kion provis instrui la kompatinda instruisto...). Alia debato rilatas al la akceptado de politikaj rifuĝintoj: kial Francio akceptas homojn el Ĉeĉenio, aŭtonoma regiono en Kaŭkazo konata pro tiea batalemo? Memoru: Putin estis elektita, ĉar li promesis postĉasi la ĉeĉenajn krimulojn eĉ en necesejoj. De tiu tempo la reĝimo de Putin aĉetas trankvilon en Rusio, financante ĉion en la regiono.
Kion povas fari la ministerio pri klerigado por helpi la instruistojn? Ĉu disponigi „fakulojn” por instrui la valorojn de la respubliko? Ĉu pli rapide reagi al la samtipa konduto de gepatroj-islamanoj?
De 1905, Francio estas sekulara ŝtato, kio signifas, ke ĉiu rajtas havi aŭ ne havi religion, kiun li mem povas elekti, praktiki aŭ ne, kaj ke la ŝtato mem kaj ĝiaj instancoj (interalie, la instrusistemo) estas eksterreligiaj. Tian pozicion ne ĉiam komprenas islamanoj; sed per similaj atencoj islamistoj kreas en la franca socio konfuzon inter la religio mem kaj ĝiaj ekstremismaj praktikantoj. Proponita estos leĝo por malhelpi la premon de ekstremaj religiuloj: malpermesi, ke infanoj edukiĝu nur hejme kaj nepre devigi ilin viziti ŝtatan lernejon, trejnadi imamojn en Francio por preventi, ke arabaj landoj sendu ekstremulojn por eduki infanojn de francaj islamanoj ktp.
La ministro pri klerigado Jean-Michel Blanquer deklaris, ke „Samuel Paty personigis la plej noblan kernon de la Respubliko: ties lernejon. Lin kovarde murdis malamikoj de la libereco. Ni restu unuiĝintaj, firmaj kaj rezolutaj” 2.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 01, p. 9. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-05 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |