Homa izoleco: temo silente tabua, same kiel la temo de morto. La psikologo kaj filozofo Nazip Ĥamitov el Kievo (Ukrainio) en sia libro Izoleco virina kaj vira punkton post punkto priesploras la izolecon de junulo, junulino, maljuna fraŭlino, teroristo, prospera aferisto, despoto, heroo, genio, kreema persono, donĵuano (eĉ tio!) ktp. Ĉu estas entute en la mondo homoj, kiuj ne sentas sin solecaj?
Eble nur tiuj, por kiuj ĉiu najbaro, ĉiu renkontito estas ebla kundrinkulo. Sed tio estas jam patologio. Laŭ Nazip Ĥamitov, soleca homo estas ekzemple Arnold Schwarzenegger. Kial? Ĉar li, strebante al sia celo, tre apartiĝis de la ĉirkaŭaj homoj. Lia vivo havas nekutiman enhavon, dum tiu de ordinaraj homoj – ne-korpokulturistoj – estas al li neinteresa.
Same soleca estas ĉiu homo memforgeseme forlogita de io. Ekzemple alpisto, kiu ne imagas vivon sen montoj. Li estas revanto: se inter miaj najbaroj aŭ kolegoj duono estus alpistoj, kiom da amikoj mi havus! Oni povas tamen trovi solecajn homojn ne nur sur montoj, sed ankaŭ multe pli malalte. Iu mia konato ja estas entuziasmulo pri historio. Li profunde sentas la etoson de pasintaj epokoj. Li povas priskribi, kiaj odoroj kaj fetoroj staris en ĉiu epoko. Li emas rakonti pri malaperintaj civilizoj, sed homoj aŭskultas lin nur pro ĝentileco, kapjesante de tempo al tempo. Homoj kutime havas siajn ege pli primitivajn interesojn.
Soleca estas ĉiu fervorulo pri sana vivmaniero. Li ŝajnas suspektinda al la ceteraj homoj, ĉar li nek fumas nek drinkas. Kaj, se li estas adepto de vintra naĝado, de lantkuro aŭ de la sistemo de Porfirij Ivanov aŭ de ĉio ĉi samtempe, li strange kondutas dum bankedoj ... Izoleco al li estas garantiata.
Soleca estas religiulo. Nu, kiu vizitadas preĝejon, tiu apenaŭ sentas sin soleca: pli verŝajne li sentas unuecon kun aro da preĝantoj. Solecaj estas male la nepreĝejanoj, kiuj simple vivas laŭ la leĝoj de Kristo, Budho, Muhamado, Kriŝno, Kosma Etiko ktp (kvankam tiaj maloftaj homoj estas preskaŭ sanktuloj; sed izolo estas izolo ...).
Ni povus prezenti ankoraŭ multe da konkretaj ekzemploj pri izoleco, sed la aŭtoro
esperas, ke eĉ sen tio jam estas klare, kiom serioza estas la problemo, kaj kiom necesa
estas ia solvo. La celo de tiu ĉi artikolo estas proponi unu el tiaj solvoj. Kvankam
la temo estas delikata kaj malfacile priparolebla, por ĝia solvo estas uzita abstrakta
kaj senanima scienco: matematiko. Por komenci, ni kalkulu laŭeble ĉiujn imageblajn
interesojn kaj pasiojn de homoj. Ni unue listigu ilin, kaj poste ni laboros pri ili
plu. Do: al kio homoj povas dediĉi sin, kiam vivrimedojn ili jam perlaboris?
01. Arkitekturo kaj urba turismo
02. Astronomio, kosmo
03. Biologio
04. Botaniko
05. Dancoj
06. Edukado de infanoj
07. Ekologio
08. Ekonomiko
09. Elektroniko
10. Etiko kaj moralo
11. Filatelo, numismatiko kaj alispeca kolektado
12. Filozofio
13. Fiziko
14. Folkloro
15. Fotografio
16. Geografio
17. Geologio
18. Ĝardenumado, florkulturo
19. Historio de artoj
20. Historio, arkeologio
21. Jogo
22. Juro
23. Ĵurnalismo
24. Kartoj (ludoj)
25. Kemio
26. Komputado kaj komputiloj
27. Krim-romanoj
28. Kuirarto
29. Kulturo
30. Landoj kaj popoloj
31. Libroj
32. Lingvoj, lingvoscienco
33. Literaturo klasika
34. Magio, esoterismo, astrologio
35. Manlaboro
36. Matematiko
37. Medicino
38. Modelado (de aviadiloj k.a.)
39. Muziko (klasika kaj popola)
40. Naturo kaj naturturismo
41. Pedagogio
42. Pentrarto, grafiko, skulptarto
43. Poezio
44. Politiko
45. Psikologio
46. Publicado
47. Radioamatorismo
48. Religioj
49. Sana vivmaniero
50. Sciencfikcio, fantasto
51. Sporto
52. Ŝako, damludo, goo
53. Teatro kaj kino
54. Tekniko
55. Televido
56. Zoologio
Kiel oni vidas, homaj pasioj sufiĉe multnombras. Kaj tio estas, kompreneble, ankoraŭ nerafinita kaj grandskala. Oni povas dividi ĉiun linion en dek ĝis dudek pli konkretajn pasiojn (vidu, ekzemple, la liniojn 18, 30, 51). Eblas trafi pasiojn surprizantajn pro sia mallarĝa direkto. Mi havis konaton, kies pasio estis la batalo de Vaterloo. Unu fojon jare, obseditoj pri la temo kunvenas sur la siatempaa batalkampo kaj ludas napoleonojn. Kompreneble ĉio ĉi estas historio (linio 20), sed ja historio tre specifa.
Krome ne estis enlistigitaj la plej kutimaj pasioj de homoj: aŭto, fiŝkaptado, hundbredado, futbalo, rok- kaj pop-muziko. Iliaj adeptoj facile trovas rondon de komunikado al si, sen flanka helpo. Sed nia metodo celas tion, ke ĉiu homo pasiiĝinta pri io ajn povu krei similan rondon de komunikado. Por tio ni uzos matricojn. La supre nomitaj 56 pasioj estos samnombraj matric-linioj. Estos 5 kolumnoj, kie oni esprimos sian gradon de pasio rilate al la diversaj temoj. Temas, ekzemple, pri poezio. La gradon de intereso pri ĝi oni esprimos per la sekvantaj nombroj: 0 - mi ne interesiĝas; 1 - mi interesiĝas iomete; 3 - jes, mi interesiĝas; 5 - mi tre interesiĝas; 10 - mi ne povas vivi sen ĝi.
Nun ni formos konkretajn matricojn. Antaŭ ĉio estas necese, ke ni plisimpligu la taskon. Neniu en la mondo havos plenan matricon kun ĉiuj 56 linioj. Ĉiu reala homo, eĉ se li havas vastan horizonton, en plimulto de linioj havos nulojn (aŭ unuojn: la diferenco ne estas granda). Grandaj nombroj estos nur en du-tri, maksimume en kvar-kvin linioj. Ekzemple, Einstein, kiun oni nomas „la homo de la jarmilo”, estis granda fizikisto kaj tamen amis violonludi. Borodin estis kemiisto kaj komponisto. Mendelejev estis kemiisto kaj, paralele, majstro pri valizfarado konata en sia urbo. Oni povas esti certa pri la jeno: ne estis en la historio homo (inkluzive de Leonardo da Vinci) interesata pri ĉio ajn nomita en la matrico. Des pli ne estas tiaj homoj en niaj tagoj, se ni ne estas bienuloj: por ni ne laboras mil kamparanoj. Ĉiu nutras sin per la propra laboro, kaj eble nur vagabondoj havas multe da libertempo.
Tial ni prenos kiel ekzemplon limigitan matricon, enhavantan la liniojn 1, 2, 53 kaj 54. Ekzemple, iu s-ro A ne povas vivi sen arkitekturo (1) kaj astronomio (2). S-ro B ege amas teatron (53) kaj teknikon (54). S-ro N tre interesiĝas pri astronomio kaj teatro. S-ro X ne povas rezigni pri arkitekturo. S-ro Y havas samajn interesojn kiel s-ro A.
Tiam s-ro A havas jenan matricon de interesoj:
01. - - - -10
02. - - - -10
53. - - - - -
54. - - - - -.
S-ro B havos la matricon:
01. - - - - -
02. - - - - -
53. - - - -10
54. - - - -10.
S-ro N:
01. - - - - -
02. - - - 5 -
53. - - - 5 -
54. - - - - -.
S-ro X:
01. - - - -10
02. - - - - -
53. - - - - -
54. - - - - -.
S-ro Y:
01. - - - -10
02. - - - -10
53. - - - - -
54. - - - - -.
Por determini, kiom tiuj homoj estas interesaj (aŭ neinteresaj) unu al la alia, ni prenu pare iliajn matricojn kaj multipliku la nombrojn en samnomaj linioj (streko respondas al nulo), kaj poste ni sumigu ĉiujn produtojn ricevitajn en la linioj. Ekzemple, ni prenas la matricojn de s-roj A kaj B. La produto de la nombroj en la unuaj linioj estas 0, en la duaj 0, en la 53aj 0, en la 54aj 0. Do la sumo estas 0. Se ni prenos matricojn de s-roj A kaj N, ili havos en la duaj linioj la produton 50, dum aliaj linioj donas nulojn: la sumo de la tuta matrico estas 50. La sama rezulto estos en la paro de s-roj B kaj N. Por la paro A-X la sumo estos 100. Por la paro A-Y ĝi estos 200.
La unua ekstrema okazo: s-roj A kaj B ne havas komunajn interesojn, ilia rezulto estas nula, do ili estas indiferentaj unu al la alia. Se ili renkontiĝos ĉe unu tablo, ili ne havos temon por konversacio (krom maksimume pri la vetero). Por la paro A-Y la rezulto estas 200: ili havas la plej proksimajn interesojn. Kalkuloj por aliaj paroj donos diversajn mezajn rezultojn. Kion oni povas eltiri el ĉio ĉi (eĉ se nur teorie)? Mi prenas la matricon rilatan al la interesoj de homo nekonata al mi kaj mian propran matricon, farante la priskribitan kalkulon. Se la rezulto estos inter 50 kaj 100, li al mi estos evidente interesa; se inter 100 kaj 200 aŭ pli, li estos al mi tre interesa; se malpli ol 50, li estos dubinde interesa; kaj fine, se la rezulto estos nula, plej verŝajne li estos por mi „malplena loko”, kiel mi por li.
Certe ne eblas absolutigi tiujn ciferojn. Povas esti esceptoj, ekzemple amo je la unua rigardo: tiam tiuj 56 linioj ne gravas. Sed, se ne konsideri tiajn ekstremajn okazojn, matematiko estas scienco preciza. Tamen tio estas nura teorio. Kio povas esti ĝia praktika signifo? Tiun metodon (kvankam ĝi ankoraŭ postulas perfektigan laboron) povus uzi fakuloj laborantaj kun grandaj kolektivoj. Kiel formi plej bone teamon, brigadon, fakon, laborgrupon, por ke homoj en ĝi estu psikologie kunigeblaj? Kiel organizi en lernejo eksterklasan laboron, por ke ĝi ne estu nur formala? Kiel organizi plej racie konatigan servon, por ke ĝemelaj animoj trovu unu la alian kaj estu pro tio feliĉaj, krom la simplaj „mi ne drinkas, ne fumas, neniam estis kondamnita”? Tiuj, kiuj laboras kun homoj, povas trovi ankoraŭ multajn utiligojn por tiu metodo.
Aldone la aŭtoro esperas, ke pri la metodo ekinteresiĝos entreprenema homo. Tiu komprenos, ke per tio oni povas organizi belan aferon kaj samtempe feliĉigi kaj plenigi per senco la vivon de miloj da homoj. Kiun ne tedis la fermita rondo „laboro, salajro, vendejo, hejmo”? Kiu ne volus montri al komprenanta homo siajn florojn kaj arbetojn, markojn kaj monerojn, maloftajn librojn, parolante pri la temo „kiel kaj per kio forlogi infanojn de strato?”, babilante pri Voltaire kaj Dostojevskij, pri Picasso kaj Dalí, pri tio, kiom malpura aĵo estas politiko kaj kiom bone estas ripozi en tendo kun dorsosako?
Tion oni povos fari per ĵurnalo aŭ en retpaĝaro. Ĉiu deziranto, kontraŭ certa pago, donos tian anoncon: „Mi, M. N., havas la matricon de interesoj: 23. - - - - 10; 27. - - - - 10; 32. - - - 5 -. Bv. skribi al la adreso ... aŭ telefoni al la numero ...”. Unuarigarde la ideo povas ŝajni nebezonata kaj utopia, sed nur unuarigarde. Kial ne fari provon vivi pli spirite kaj prudente? Se iu vivas ĉiun tagon simple, mekanike, laŭ la kutima vojsulko, ties vivo nerimarkeble pasos.
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 06, p. 14. |
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Mikael Korotkov el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-04 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |