200 krimuloj arestitaj

Ĉu vi alteriĝis en iu belga flughaveno lastatempe aŭ forflugis de ĝi? Do tre verŝajne vi ne estas serĉata krimulo!

En la jaro 2019 en Belgio estis arestitaj 94 personoj, kiujn oni suspektas pri terorismo, 120 personoj, kiuj estas suspektataj pri homŝakrado kaj 7 kidnapantoj. Ili ĉiuj planis flugi tra belga flughaveno.

La 15an de januaro 2018 kreiĝis la Sekcio pri Pasaĝeraj Informoj (angle Passenger Information Unit), kiu planas kompari la pasaĝerlistojn de ĉiuj flugoj, kiuj alteriĝas en Belgio aŭ foriras de ĝi, kun datumbazoj de homoj suspektataj aŭ kulpigitaj pri gravaj krimoj. Nun, fine de 2019, 70 % de ĉiuj pasaĝeroj estas kontrolataj.

Eŭropo

La 27an de aprilo 2016 la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Eŭropa Unio aprobis la direktivon 2016/681 pri la uzo de pasaĝerlistoj por la prevento, eltrovo kaj esplorado de terorismaj kaj aliaj gravaj krimoj.

La 28an de novembro de la sama jaro la Eŭropa Komisiono publikigis la detalojn, kiujn la membro-ŝtatoj devis atingi ĝis majo 2018. Tiuj detaloj antaŭvidas interalie, ke la membro-ŝtatoj devas kontroli la pasaĝerojn, kiuj venas de lando ekster EU aŭ iras al lando ekster ĝi, sed ke ili rajtas kontroli tiujn, kiuj faras flugojn interne de EU aŭ interne de la membro-ŝtato.

Datumoj

„Ni ricevas la datumojn 48 horojn antaŭ la planita foriro aŭ alveno, kio donas al ni iom da tempo por prepari kelkajn aferojn”, diras Gunter Ceuppens, direktoro de la Sekcio pri Pasaĝeraj Informoj. „La datumoj tiam estas krucigataj kun tiuj de homoj, kiuj estas serĉataj. Kiam la krucigo rezultigas trafon, ili estas analizataj en la sekcio kaj poste transdonataj al la flughaveno, kie tiu homo surteriĝos aŭ foriros.”

„De la komenco en 2018 la sekcio analizis pli ol 26 milionojn da datumoj. Tio estas ĉirkaŭ 70 % de la datumoj de ĉiuj flugpasaĝeroj en nia lando”, diris la belga ministro pri internaj aferoj Pieter De Crem. „Por komparo, pasintjare la sekcio analizis nur ĉirkaŭ 33 % de la flugpasaĝeroj. La intenco estas, ke fine de 2019 ni atingu 100 % de la aviadkompaniaj pasaĝeroj, sed ankaŭ la datumojn pri pasaĝeroj de internaciaj trajnoj kaj busoj ni volas aldoni.”

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07