Baltan vojon memorante

La 23an de aŭgusto la baltaj landoj festis la 30an datrevenon de evento, kiu forte simbolis ilian strebadon al libereco.

En tiu tago de 1989, homoj de Litovio, Latvio kaj Estonio – tiam okupataj de Sovetio – ligis la ĉefurbojn Vilnius, Rīga kaj Tallinn per homĉeno 650 kilometrojn longa, tiel deklarante sian aspiron al libereco. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj staris unu apud alia. La tago estis elektita ne hazarde, ĉar tio estis la 50a datreveno de la Pakto Molotov-Ribbentrop 1. Historiistoj konsentas, ke la Balta Vojo – kiu kunigis tri naciojn – estis unu el la plej gravaj paŝoj survoje al sendependeco.

En 2009 Unesko aldonis al sia Monda Memorlisto la Baltan Vojon – pacan politikan manifestacion – kiel soci-politikan fenomenon, kies signifo kaj influo al la sendependiĝo de Litovio, Latvio kaj Estonio, ne estas diskuteblaj.

Rekordo en la datreveno

En la 30-jariĝo de la Balta Vojo, sur la Katedrala Placo de Vilnius okazis memorsolenaĵo. Inter diversaj programeroj elstaris unu, kiu viciĝis inter rekordoj. Unu monaton antaŭ la solena dato litovaj radio kaj televido anoncis la intencon krei artaĵon el malnovaj radioaparatoj, kiuj antaŭ 30 jaroj estis la plej gravaj iloj por kunigi milionojn da homoj en viva ĉeno. Homoj, kiuj hejme ankoraŭ posedis tiutempajn radioricevilojn, estis petataj donaci ilin por la artaĵo. Oni esperis ricevi ĉirkaŭ 650 tiajn aparatojn (kio simbole kovrus la distancon de 650 km inter la ĉefurboj de Litovio kaj Estonio) tamen la realo superis la atendojn.

Sur la katedrala placo de Vilnius stariĝis la memordekoracio „Radio-ondo”, kiu estas tiel granda kiel kvinetaĝa domo. La instalaĵo estas 19,25 metrojn longa, 16,60 metrojn alta kaj konsistas el 2145 radioaparatoj. Je la 19a horo ili ĉiuj disaŭdigis la tiaman tre popularan kanton „Baltio jam vekiĝas”. La nacia agentejo Factum, kiu registras naciajn rekordojn, informis, ke la artaĵo fariĝis unu ero en la listo de tiaj rekordoj.

La kreintoj de la artaĵo

La nacia radio kaj televido realigis sian ideon kun helpo de la artistoj Viačeslavas Mickevičius kaj Ieva Makauskaitė. „Tiutempe la radio estis ege grava kaj estas neimageble, ke la Balta Vojo estus sukcesinta sen moderna teĥniko”, diris Mickevičius, kiu tiutempe estis nur kvarjara knabo.

Post la datrevenaj solenaĵoj de la Balta Vojo la radioartaĵo estis translokita al la Eŭropa Parko proksime de Vilnius por konstanta eksponado.

1. Traktato pri ne-agreso subskribita la 23an de aŭgusto 1939 en Moskvo inter Sovetio kaj nazia Germanio.
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07