Grandega evoluo dum la pasintaj 50 jaroj

La 1970aj jaroj estis turnopunkto en la funkciado de la belga banka sistemo. Antaŭ 1970 la celpubliko de la bankoj konsistis nur en komerco, industrio kaj riĉuloj. La simpla laboristo aŭ terkulturisto ne bezonis bankon. Cetere, en la plej grava financa transakcio dum la vivo de belgoj, la aĉeto de domo, bankoj ne povis interveni, ĉar ili ne rajtis doni hipotekajn pruntojn: tio estis la monopolo de ŝparkasoj kaj kelkaj ŝtataj institucioj.

La plimulto de la pagoj okazis kontante, kaj se escepte oni bezonis ĝiri monon, oni iris al poŝtoficejo. Por deponi sian ŝparmonon estis multaj ŝparkasoj, privataj (ofte filioj de bankoj), kooperativaj de laboristaj kaj terkulturistaj sindikatoj, kaj ŝtataj. Inter tiuj lastaj estis unu granda vera ŝparkaso kaj kelkaj specialigitaj, kiuj kolektis ŝparmonon por financi industrion kaj publikajn investojn. Krome estis la poŝtĉeka servo, filio de la poŝto, kiu prizorgis la plej grandan parton de la ĝiraj pagoj. Preskaŭ ĉiuj entreprenoj kaj asocioj havis poŝtĉekkonton kaj ankaŭ multaj ŝtatoficistoj (ĉar per ĝi ili ricevis sian salajron).

Fine de la 1960aj jaroj la ŝparkasoj komencis oferti bankservojn al siaj klientoj, kaj reage la bankoj ekinteresiĝis pri laboristoj kaj oficistoj. Ene de kelkaj jaroj la diferencoj inter bankoj kaj ŝparkasoj malaperis, kaj novaj leĝoj forigis la restantajn limigojn.

Avangardaj novaĵoj

La rapide kreskanta kvanto de ĝiraj pagoj devigis la financan sektoron raciigi la metodon por interŝanĝi pagojn. En 1971, kelkajn jarojn post la enkonduko de la unueca ĝirilo, estis kreita la unueca bankkontonumero kun strukturo „123-0123456-12”. La unuaj tri ciferoj indikis la bankon, la sekvantaj sep estis la malnova kontonumero kaj la lastaj du estis kontrolcifero (la t.n. „modulo”, la sumo kiu restas post divido de la unuaj dek ciferoj per 97). La Poŝtĉeko, tiam ankoraŭ la turnopunkto de la sistemo, ricevis la numeron 000.

La novaj kontonumeroj (poste kompletigitaj per unueca paginformo kun strukturo „123/1234/12345”) ebligis aŭtomatigi la interbankajn transakciojn. La homfortoj, kiuj antaŭe prilaboris ĝirilojn kaj ĉekojn, translokiĝis al la lokaj filioj kaj tie, per novaj komputilaj sistemoj, konsiderinde plibonigis la servon al la klientaro.

La reganta novliberalismo kaj la publikaj deficitoj de la 1990aj jaroj devigis la ŝtaton privatigi plejparton de la publikaj bankoj, t.e. vendi ilin al privataj bankoj. Tio kondukis al aro da kunfandiĝoj, malpliigo de la dungitaro kaj unua ondo de fermo de lokaj filioj.

La „sovaĝa” kapitalismo kaŭzis en la jaroj 2008-2010 mondan bankokrizon, kiu kolapsigis ankaŭ plurajn belgajn bankojn. Ili povis pluekzisti nur danke al grandskala ŝtata helpo (intertempe plejparte repagita). Unu banko, la postsekvanto de la franca-belga Dexia, kies belga parto estis fuzio de publika kaj kooperativa bankoj, daŭre estas ŝtata posedaĵo. Inter la rimedoj, kiujn uzis la Eŭropa Centra Banko por sanigi la bankan sektoron, estis la kvazaŭ nula rentonivelo. Tio plene renversis la profitbazon de la bankoj. Rezulto estis plia ŝrumpo de la nombro de oficistoj kaj filioj.

La nuna situacio

La kvanto de la bankfilioj draste malkreskis. Antaŭe ĉiu iom grava vilaĝo havis almenaŭ unu filion. Nun ili koncentriĝis en la ĉefaj lokoj. Kun la filioj malaperis ankaŭ la monaŭtomatoj. Preskaŭ ĉio nun okazas sen interveno de bankoficistoj. En vendejoj oni pagas per bankkarto aŭ poŝtelefono (aŭ kontante por malgrandaj sumoj, ĉekoj jam delonge ne plu estas uzataj). Ĝirojn la kliento mem registras komputile (aŭ estas interkonsento kun la liveranto pri aŭtomata pago). Ĝenerale la malapero de filioj ne kaŭzas problemojn por la klientaro, sed estas du esceptoj: personoj, kiuj loĝas for de la centro kaj ne disponas pri transportilo, kaj personoj, kiuj ne (aŭ nur pene) kapablas uzi komputilon. Ĝis nun mi ne rimarkis, ke asocioj de konsumantoj interesiĝas pri tio. (Supozeble la trafitaj personoj ne estas membroj de tiaj asocioj.)

Mondeponoj kaj investoj

La tradiciaj investebloj estas ŝparkontoj kaj obligacioj (ĉu de la banko, ĉu de la ŝtato, ĉu de komerca entrepreno). Investfondusoj estas ofertataj de la bankoj ekde la 1970aj jaroj kaj havas moderan sukceson. Aĉeto de akcioj neniam estis populara en Belgio, kaj la kolapso de multaj bankoj (kies akcioj estis konsiderataj tute sekura investo) memorigis pri la grandaj eblaj riskoj.

Ĉar obligacioj preskaŭ ne plu estas emisiataj, por prudenta investanto restas nur la ŝparkontoj. Ili ja ne plu alportas renton, sed la deponita mono estas sekura pro garantia fonduso. Ĉar tro amasiĝas la deponoj sur ŝparkontoj, la bankoj instigas siajn klientojn investi en „strukturitaj produktoj”, speco de moninvesto, kiun neniu vere komprenas, sed kiu promesas relative altan renton kaj kapitalgarantion limigitan, dependan de la risko, kiun la investanto pretas preni. Tio ne estas propraj produktoj de la banko, sed ilin kreas kaj mastrumas iu eksterlanda filio. La banko enkasigas makleraĵon kaj havas nur iom da morala respondeco. Ĉar la mono ne restas ĉe la banko, ĝi ne influas la minimuman propran kapitalon kiun ĝi, laŭ reguloj de la Eŭropa Centra Banko, devas posedi. (Simple: la propra kapitalo estu minimume 8 % de la sumo de la ricevitaj mondeponoj.)

Perkomputila mastrumado de la kontoj

Kvankam nuntempe eblas preskaŭ ĉion fari per poŝtelefono, uzo de persona komputilo restas la plej sekura kaj komforta metodo por konekti sin al la banka komputilo. Ĉiuj belgaj bankoj uzas similan sistemon, sed kun etaj diferencoj. La kliento havas kartolegilon en kiun li ŝovas sian bankkarton. Per kombino de sia persona identiga numero (PIN) kaj cifera kodo montrita de la banka komputilo, la kliento ricevas aliron al sia konto kaj validigas siajn instrukciojn. La kartolegilo montras kodon (serion da ciferoj), kiun li entajpu en kampo sur la retpaĝo de la banko. Ideale estus, se ĉiuj bankoj interkonsentus pri identa proceduro, elektante la plej bonajn erojn de la nunaj sistemoj. Tio estus: bonkvalita kartolegilo kun bone legeblaj ciferoj, montrataj en grupetoj de po kvar (ne eblas memori pli), bone legebla komputila ekrano, kie la kursoro klare indikas la kampon en kiu la kodo estu enigata kaj kie la kodo post enigo denove aperas en grupetoj de kvar ciferoj, ktp. Nun ĉiuj bankoj havas unu aŭ kelkajn „bonajn erojn”, sed ĉiuj ankaŭ havas malbonajn.

Konteltiroj

Principe ĉiutage estas farata kaj sendata konteltiro, sed por eviti sendokostojn la klientoj preferas semajnan aŭ monatan sendon aŭ petas ilin en la bankoficejoj, kie estas aŭtomataj printiloj, ankaŭ alireblaj ekster la oficejaj horoj. Dum la nuna jaro ĉiuj bankoj estas forigantaj la konteltirprintilojn kaj devigas la klientojn peti ilin per sia propra komputilo. Tio ne estas malbona solvo (kondiĉe, ke la kliento havas komputilon), sed ĉe iuj bankoj la proceduro por ricevi ilin estas temporaba, kaj la aspekto de la eltiroj estas primitiva, sen iu ajn enpaĝigo por faciligi la konsultadon. Ili estas pdf-formaj, do ne rekte reuzeblaj por hejma aŭ asocia librotenado. Mi konas nur unu bankon, kiu proponas al privataj klientoj la eltirojn tabelforme (xls).

Espereble sufiĉe da klientoj grumblos por instigi la bankojn serioze repripensi siajn servojn. Mi havas la impreson (konfirmitan de kelkaj bankistoj), ke nuntempe oni ne plu mastrumas siajn financojn; oni simple elspezas ĝis oni konstatas, ke la konto estas malplena. Daŭre la bankoj inventas novajn programetojn, por ke oni mastrumu sian konton (plejofte: fari elspezojn) per telefono. Mi senpacience atendas komunan programeton, kiu aŭtomate ligas la bankkonto(j)n al hejma librotena programo, per kiu eblus vere (ĉu komputile, ĉe telefone) mastrumi la familiajn financojn. Eble io tia jam ekzistas alilande.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07